AIS · aranĝoj · SUS · SUS 33


pl it de en

Arkivo – informo historia aŭ ne plu aktuala

SUS 33 de AIS San-Marino, septembro 2012

Stato: 2012-09-03


SUS 33, la 33-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazas inter la 3-a kaj la 7-a de septembro 2012 en la pola ĉefurbo Varsovio (Warszawa).

Pro organizaj obstakloj estis eble anonci la sesion nur komence de junio. Jam en sia aprila kunsido la senato de AIS decidis, ke estas dezirinde okazigi SUS 33 ĉi-jare en Varsovio.

SUS 33 okazas laŭ invito de la administracia altlernejo Warszawska Szkoła Zarządzania – Szkoła Wyższa (WSZ-SW) en ties ejoj. Ili situas ĉ. 2 km okcidente de la urbocentro.

Ĉar la ejoj ne estas disponeblaj semajnfine, la solena malfermo okazas nur lunde, la 3-an de septembro (nacia tago de San-Marino). Dimanĉe vespere okazas interkona vespero en proksima klubejo (Obroty Rzeczy, ul. Tarczyńska 3a). La studfinaj ekzamenoj escepte okazas ne fine de la sesio, sed je merkredo (5-a de septembro).

La tri kursoj necesaj por SUS estas:

La prelega programo estas finfarita.

Necesis programŝanĝo: La SUS-komenca lundo estas prezentata al eksteruloj kiel "Pola Lundo", kun tradukoj en la polan lingvon. Pro tio necesas ŝanĝi la komencon de la inaŭguro (je la 10-a, ne je la 9-a) kaj la tempojn de kelkaj kursoj kaj prelegoj. Ni petas vian komprenon.


Pliaj informoj: