AIS · aranĝoj · SUS · SUS 32


it de en

SUS 32 de AIS San-Marino, septembro 2011

Stato: 2011-10-05


Sibio: Placo Huet kaj la evangelia preĝejo

SUS 32, la 32-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS San-Marino, okazis inter la 24-a de septembro kaj la 1-a de oktobro 2011 en la rumania distrikta ĉefurbo Sibio (Sibiu). La originan anoncon de la sesio vi povas trovi tie.


SUS 32 okazis laŭ invito de Universitato Lucian Blaga de Sibio (ULBS) en la konstruaĵo de ties departemento pri evangelia teologio. La lokan organizadon transprenis tre sukcese EProf. Sara Konnerth, kiu dum la sesio adapte adoptigis sian doktorecon.

La solena inaŭguro okazis en la aŭlo de la departemento, kun partopreno de pluraj profesoroj el Sibio kaj Bukareŝto, interalie prof. Tobler, estro de la teologia departemento, kaj prof Hudițeanu, kiu en sia parolado emfazis la multjaran tradicion de la kunlaboro inter AIS kaj ULBS.

Jam antaŭ la sesio la senato de AIS esprimis sian zorgon, ke dum la pasinta senatperiodo (2008–2011) ne troviĝis novaj fortoj por la administra laboro de AIS. Tiu temo estis diskutata ankaŭ ekster AIS en la Esperanto-movado, ĉar Esperanto ja estas la precipa labora kaj administra lingvo de AIS.

Nova senato de AIS, laŭregule elektenda dum SUS 32, estis trovebla nur per tio, ke du ĝisnunaj vicsenatanoj transiris en la "kernan" senaton kun kvin membroj. Ili estos (de 2012 al 2015, alfabeta sinsekvo):

Ĉar ne ĉiuj kvin elektitoj povis ĉeesti en SUS 32, la elekto (fare de la senato mem) de nova prezidanto estis prokrastita. Ĝi okazos ĝis la fino de 2011.

La estonteco de AIS estis ankaŭ la temo de la Akademia Forumo. Tiu ĉi kontraŭis proponojn, ke AIS reduktu siajn instruajn kaj ekzamenadajn aktivadojn al iom da distanca instruado, se tio estas iel evitebla.

Je la fina tago okazis laŭtradicie la studfinaj ekzamenoj. Per "adapta adopto" (= re-ekzamenado de grado akirita de alia institucio) doktoriĝis ĉe AIS Sara Konnerth (Sibiu-Hermannstadt, RO) kaj Zlatko Hinšt (Zagrebo, HR). Alia kandidato bedaŭrinde ne povis partopreni pro malsano.

Dum SUS 32 okazis ankaŭ kursfina ekzameno por ULBS-studentoj, kiuj en marto partoprenis kurson de AIS-docento. En la post-SUS-a semajno okazis plia kurso de AIS-docento por ULBS-studentoj.