AIS · aranĝoj · SUS · SUS 30


it de en

SUS 30 de AIS San-Marino, septembro 2007

Stato: 2007-08-15


La Unua Turo staras ĉe la rando de roka abismo.

SUS 30 okazos inter la 2-a kaj la 8-a de septembro 2007, do ĉirkaŭ la novjara kaj ŝtata festotago de San-Marino (3-a de septembro). Ĝia fina sabato okazos en San-Marino, la antaŭa parto en proksima Rimini, kvartalo San Giuliano Mare [san ĝuljano mare].

Kandidatoj por fina ekzameno dum SUS 30 bonvolu studi la ekzamenregularon kaj atenti la limdatojn. Aliĝo al ekzameno devas okazi plej malfrue 5 monatojn antaŭ la SUS-malfermo (plej malfrue la 1-an de aprilo 2007). Bonvolu zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj. Atentu, ke post la menciita limdato aliĝo al fin-ekzameno eblas nur kun escepta permeso, kaj je malfruiĝ-kotizo. La bontempa aliĝo estas necesa, por ke AIS povu prepari la ekzamenojn.

SUS-konferencoj estas malfermaj por ĉiu ajn, kiu volas profiti de la klerigaj aranĝoj. Kandidatoj por finaj ekzamenoj povas (certagrade devas) dum SUS-oj kolekti studunuojn necesajn por allaso al la ekzameno.

La aliĝo al SUS kostas 0,3 AKU, do 19,50 EUR. Kvar semajnojn antaŭ la SUS-komenco la kotizo altiĝas al 0,5 AKU. Je tiu kotizo SUS-aliĝo eblas ankaŭ surloke. AIS-studentoj kun valida studenta numero ne pagas aliĝ-kotizon. La kotizo inkluzivas la rajton partopreni ĉiujn SUS-programerojn, sed ne loĝadon, manĝojn aŭ asekuron.

Nova regulo pri rabato

La senato de AIS decidis, ke la rabato pri ekzamenaj kotizoj estonte dependu nur de la loĝloko de la kandidatoj, ne plu de la SUS-loko. Kandidatoj el reform-eŭropaj landoj do rajtas je 75-procenta rabato ankaŭ dum SUS 30.

Programo

La sciencan programon (kursoj, prelegoj) kompilis la dekanoj kaj la senato. Pliaj kontribuoj eblas nur en la formo de "konciz-prelegoj", anonceblaj surloke.

Superrigardon pri la programo vi povas vidi en aparta paĝo. La programkajero estas disponebla en aranĝo PDF.

San Giuliano okupas nur duonan kvadratkilometron

Lokoj

La aranĝoj de SUS 30 okazos, escepte de la fina sabato, en la ejoj de CER-ES en via Briolini 48. Kiel montras la mapo, la ejo situas centre kaj estas bone atingebla.

La tereno en San Giuliano estas ebena kaj ne prezentas grandajn problemojn por radseĝoj kaj infanĉaroj. Esceptoj estas la plaĝo kaj la ponto de rivero Marecchia, kiu leviĝas konsiderinde super la ĉirkaŭaj stratoj. Multaj stratetoj estas mallarĝaj kaj ne havas trotuaron.

Por atingi la centron de Rimini oni sekvas straton Via Coletti kaj transiras la havenan ponton. Atingante straton Via Principe Amedeo oni povas iri maldekstren al la plaĝo aŭ dekstren (tra tunelo sub la fervojo) al la stacidomo kaj plu al la historia centro. Eblas uzi publikan buson (vidu malsupre).

Aŭtostirantoj atentu, ke ekzistas nur kvar aŭtaj vojoj al la ĉemara parto de San Giuliano Mare: La du pontoj de Via Coletti, kiuj transas la havenon resp. riveron Marecchia, kaj la tuneloj de Via C. Zavagli kaj Via Sinistra del Porto sub la fervojo. Por piedirantoj kaj biciklantoj ekzistas plia tuneleto malantaŭ sportejo ĉe la disbranĉejo de Via Coletti kaj Via Briolini, kaj pramo por transiri la havenon (ĉe la lumturo).


Bustrafiko

bildo de buso markas la biletvendejojn

Rimini posedas bonan reton da publikaj aŭtobusoj. Sur strato Coletti iradas du buslinioj (4, 8), kiuj labortage plurfoje hore atingas la ĉefstacidomon kaj la urbocentron de Rimini. Alia linio, ringa (2B, unudirekta) trairas flankajn stratojn. Busbiletoj estas akireblaj de la ŝoforoj, sed je pli alta prezo ol ĉe kioskoj, tabakejoj ktp., markitaj per la apuda signo. Ekzistas "oranĝaj biletoj", kiuj validas por unu aŭ pluraj tagoj. Atentu, ke por grandaj valizoj necesas pagi plenan bileton. Eksterbuse aĉetitajn biletojn oni stampas en la buso.

La buskompanio de Rimini iam havis la pitoreskan nomon TRAM (Trasporti Riuniti Area Metropolitana = unuigita transporto de la urbega areo), sed ŝanĝis ĝin al AM Rimini. Ĝi funkciigas aŭtobusojn kaj trolebusojn. Oni planas metroon, kiu laŭiru la fervojon inter Rimini kaj Riccione, sed ĝi ankoraŭ ne ekzistas.

San-Marino estas atingebla de Rimini per publika buso, kiu ekiras de la ĉefstacidomo; ĝi ne apartenas al la urba busreto.


Pliaj informoj

Informoj de AIS

Eksteraj ligiloj


Ĉiuj informoj estas donataj laŭ nia scio, sed sen garantio.