AIS · aranĝoj · SUS · SUS 28


it de en

SUS 28 de AIS San-Marino, aŭgusto 2005

Stato: 2005-08-30


SUS 28 okazis en la lasta semajno de aŭgusto 2005, inter 2005-08-21 (dimanĉo) kaj 2005-08-28 (dimanĉo). Ĝi okazis en la Bulgara urbo Karlovo, kie jam okazis la Bulgara prov-SUS.

Komence, je vendredo/sabato, okazis lingvokursoj por sciencistoj, kiuj ankoraŭ malbone aŭ preskaŭ ne regas la Internacian Lingvon Esperanto. Dum la sekva semajno okazis sep sciencaj kursoj kaj krome lingvokursoj pri la bulgara kaj la hispana.

Je vendredo, 2005-08-26, okazis en du paralelaj sesioj la finaj ekzamenoj por dek-unu kandidatoj, ses bakalaŭrecaj kaj kvin magistrecaj.

SUS-konferencoj estas principe malfermaj por ĉiu ajn, kiu volas profiti de la klerigaj aranĝoj. Kandidatoj por finaj ekzamenoj povas (certagrade devas) dum SUSoj kolekti studunuojn necesajn por allaso al la ekzameno.


Disponeblas jenaj dokumentoj pri SUS 28: