Organizaj informoj pri SUS 27

La aliĝkotizo al SUS 27 inkluzivas nur la rajton partopreni la sciencajn kaj kadrajn aranĝojn, sed ne loĝadon kaj manĝadon. En Komárno kaj Komárom ekzistas diverskategoriaj hoteloj. Krome ekzistas oferto loĝi tre favorpreze en studenta loĝejo (ČAJKA), en unu-, du- aŭ trilitaj ĉambroj. La studenta loĝejo situas ĉirkaŭ tri kilometrojn okcidente de la urbocentro, en strato Bratislavska 1. Pri rezervado bonvolu turniĝi al la loka organizanto kaj kunrektoro de LEUKAIS, OProf. Poláková, polakova-cxe-in.slovanet.sk (anstataŭigu "-cxe-" per heliko-simbolo). Bonvolu konsideri, ke en tiu loĝejo ne estas hotela servo, kaj kunporti proprajn mantukojn.

La loka valuto en Komárno estas la Slovaka krono (SKK). Jen kelkaj detalaj informoj (sen garantio).

Ni proponas ankaŭ kelkajn mapojn kaj pliajn informojn pri Komárno.

Alvojaĝante al Komárno de okcidento aŭ oriento konsideru, ke la trafik-vojoj sude de Danubo estas pli bonaj ol norde. Sude ekzistas aŭtovojo kaj fervojo inter Vieno kaj Budapeŝto, kiuj pasas proksime de resp. tra Komárom. Uzante la aŭtovojon (Hungara aŭtovojo M1, necesas vojkotiza marko) eliru ĉe la elirejo "Komárom/Kisbér".

sxildo de auxtovoja elirejo

Se vi vojaĝas fervoje, ni konsilas informiĝi ĉe stacidomo aŭ en Interreto. Inter Komárno (SK) kaj Komárom (HU) ekzistas trajnoj, sed nur malmultaj; do konsideru eltrajniĝi en Komárom, de kie Komárno estas facile atingebla per taksio. Ekzistas fervojaj inform-sistemoj, kiuj traktas la du staciojn kvazaŭ unu; se vi do petas trajn-konekton inter Komárno kaj Komárom, vi ricevas la informon, ke temas pri la sama stacio.


re al la gvida paĝo pri SUS 27