SUS 25 en Nitra (SK)


(jen raporto)

La 25a Sanmarineca Studadsesio AIS San-Marino (SUS 24) okazos ĉe la Universitato "Filozofo Konstanteno" (UFK) en Nitra inter la 1a de septembro (alventago) kaj la 7-a de septembro (forveturtago) 2002. Jam je vendredo kaj sabato, 2002-08-30/31, okazos kadraj lingvokursoj. Je ĵaŭdo, 2002-09-05, SUS 25 transmigros al la limurbo Komárno. Finaj ekzamenoj kaj solenaĵoj okazos ankoraŭ je dimanĉo, 2002-09-08.

Universitatajn kursojn por akiro de stud-unuoj gvidas interalie OProf. Quednau, AProf. Eichhorn, AProf. Minnaja, OProf. Angstl, AProf. Lobin.

Por aliĝi turniĝu al la surloka organizanto, AProf. Eva Poláková, PaedDr. PhD. (SK)


Jen la programo. La programeroj okazas parte en fakultata konstruaĵo de la Pedagogia Instituto de UFK, (aliborde de la urbocentro, inter la stratoj "Trieda Andreja Hlinku" kaj "nabrezie Mladeže", laŭrivera), parte en studenta domo ĉe strato Dražovská 2.


Parte paralele al kaj kadre de la sesio okazos la 7-a Kongreso de TAKIS. TAKIS estas la Tutmonda Asocio de Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko kaj intime kunlaboras kun la 1-a (kibernetika) sekcio de AIS. La invitilo al la TAKIS-kongreso enhavas ankaŭ indikojn pri kelkaj hoteloj en Nitra (ekzistas multe pli) kaj pliajn informojn pri la urbo.

La urbo Nitra informas interrete ĉe www.nitra.sk. Mapon de la urbo vi trovas en ties retpaĝaro; ni ofertas en nia maparo iom malnovan mapon kaj superrigardajn skizojn pri la urbo kaj pri ĝia situo.

Nitra havas fervojajn ligoj al pluraj direktoj, sed ne estas rekta ligo al la ĉefurbo Bratislava (necesas iri tra LeopoldovNové Zámky). Inter tiuj du urboj ekzistas tamen rektaj buslinioj. La busstacio de Nitra estas apud la fervoja stacio, ĉe strato Stanična (Stacidoma Strato). Ekzistas ankaŭ longdistancaj busligoj (parte noktaj), ekzemple de Germanio, Hungario kaj Grekio.


La Slovaka Nacia Banko informas pri la kurzo de la Slovaka krono.