La 23a Sanmarineca Studadsesio AIS San-Marino (SUS 23) estis samtempe la 7a Rumana Studadsesio. Gxi okazis en la Lucian-Blaga-Universitato Sibiu/Hermannstadt (ekde gxia fondigxo 1990 partnera universitato de AIS en Rumanio) de la 23a de septembro (alventago) gxis la 1-a de oktobro (forveturtago) 2000. Informojn petu de la prezidantino de AIS Rumanio, ADoc. Mag. Sara Reisenauer (ais@athena.sibiu.ro).
Programo kaj aligxilo estis disponeblaj.