it de en

SUS 22 en Hradec Králové (CZ)


La 22a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS 22) de AIS San-Marino okazos en la cxehxa urbo Hradec Králové dum la pentekosta semajno 2000 (inter la 9a kaj la 13a de junio).

La programo de la unua sekcio ampleksos ankaux la 8-an Pragan Konferencon pri Kibernetika Pedagogio (PKKP 8). SUS-anoj rajtas senkoste cxeesti la prelegojn de PKKP. Detalajn informojn pri PKKP 8 (en pluraj lingvoj) donas la surlokaj organizantoj.


Programskemo

Okazos interalie jenaj SUS-kursoj po ok-lecionaj:
sekcio 1 OProf. Dr. habil. Helmar FRANK Aplikado de matematika informteorio en la antropokibernetiko
sekcio 1 OProf. Reinhard FÖSSMEIER Kulturaj aspektoj de komputil-programado
sekcio 2 PDoc. Dr. habil. Vera Barandovská-Frank Etnolingvistiko de Euxropo
sekcio 3 OProf. Horst S. HOLDGRÜN dr. Topologiaj grupoj
sekcio 5 OProf. Hans Michael MAITZEN dr. La agxo de nia universo
sekcio 6 AProf. Dr. Mag. Günter LOBIN, dipl.-paed.,
ADoc. Mag. Alicja-Urszula LEWANDERSKA-QUEDNAU prof. dr.
Politikaj kaj ekonomiaj kauxzoj de problemoj de la virinoj

kaj jenaj anoncitaj prelegoj:
sekcio 2 Dr. Danuta SADOWNIK Anoreksio kaj bulimio -- cxu doloroj nur de la 20a jarcento?
sekcio 2 AProf. Wolfgang VIERECK dr. On the cultural history of Europe: Some research results of the Atlas Linguarum Europae