Rusa prova sanmarineca universitata sesio (PSUS/RU)

Moskvo / Rusio, 1998.03.22 - 1998.03.29

deutsch -- English
Protokolo de la Akademia Forumo.
Provizora programo estas disponebla, same skizo de la vojo al la konferencejo.
PSUS/RU, la unua oficiala universitata studadsesio de AIS en Rusio, okazos ekde 22a de marto 1998 gxis 29a de marto 1998 en apudmoskva Centro situanta en Rublevskoje Sxosse, en tiel nomata "Apudmoskva Svisio".

Aligxo

Por aligxi bonvolu uzi la kunmetitan aligxilon, kiun oni povas sendi aux rekte al la senata sekretario de AIS:
Adoc. Joanna Lewoc
Karl-Schwarzschild-Weg 6/317
DE-37077 Göttingen
Germanio
Telefono: +49 551 376072
aux al la loka organiza komitatano de la sesio:
Moskvo 117049
Mytnaja 28 - 54
Adoc,  dr. kemio Tatiana Rudakova
Telefono kaj fakso: +7 095 2361249
Demandoj kaj proponoj estas bonvenaj pere de la telefona numero: +7 095 7635684, aux pere de la supre skribita faksonumero.

Vizo

La organizantoj povas peri oficialan invitleteron por havigo de (afer)vizo por Rusio. La eldono de tia letero hodiaux kostas 207 000 rublojn, pri kiu sumo oni ricevas kvitancon. Por pliaj informoj bonvolu kontakti la organizantojn per elektronika posxto aux fakso.

Logxado

En la sesiejo ekzistas diversaj logxeblecoj. Loko en normala, unu- aux dulita cxambro kostas 160 000 rublojn por persono kaj tagnokto kun trifoja mangxado. Ekzistas ankaux duonluksaj kaj luksaj dulitaj cxambroj je la prezo de 400 000 rubloj aux 500 000 rubloj por du personoj. Cxiuj cxambroj havas propran banejon kun dusxo kaj necesejon. La sesiejo krome ofertas multe da sportaj kaj distraj eblecoj, kiel tenisan korton, sauxnon, trinkejon ktp.

Por mendi cxambron en la sesiejo bonvolu kontakti la organizantojn aux pere de ilia retposxta adreso (psusru@wiwi.hu-berlin.de) aux pere de la loka organiza komitatano. Adreso, telefonaj numeroj kaj faksonumero trovigxas supre. Cxambro en la sesiejo nur povas esti garantita kun antauxpago por du noktoj. Oni povas pagi aux pere de la servobonhavo cxe AIS, aux pere de la posxtcxeka konto de AIS, aux rekte al la loka organiza komitatano.

Limdato por cxambromendo pere de la organizantoj estas la 1a de februaro. Post tiu dato la organizantoj ne povas garantii cxambron. Kaze de problemoj aux demandoj bonvolu rekte kontakti telefone, fakse aux retposxte la lokan organizan komitatanon.

Ni esperas bonvenigi multe da AISanoj kaj aliajn dezirantojn al interesa kaj agrabla sesio en Moskvo venontmarte.

Kiel atingi la sesiejon

La plej facila maniero atingi la sesiejon estas per trajno de la Belarusskij vokzal ("Belorusa Stacidomo", en Moskvo) gxis Zvenigorod. Tie atendos vin auxtobuso, kiu portos vin rekte al la sesiejo, se vi antauxe anoncis telefone, retposxte aux fakse la precizan tempon de via alveno.

Kompreneble ankaux eblas uzi propran auxton. Sekura fermita parkejo ekzistas. Por priskribo de la vojo bonvolu telefone aux retposxte kontakti la lokan organizan komitatanon.

Organiza komitato de PSUS/RU

Tatjana Rudakova kaj Bengt-Arne Wickström


La aktualan kurzon de la rublo vi povas ekscii de tie. (La pagxoj de agentejo Novosti ne plu estas libere alireblaj.)