Ĉeĥa prov-SUS en Brandýs nad Labem (CS, nun CZ)

Tiu ĉi anonceto aperis en soc.culture.esperanto, en tempo, kiam TTT kaj Unikodo ankoraŭ ne ekzistis. Ĝi tial uzas iom arkaikan transskribon de la Esperanto-literoj. Ĉar ĝi aperis en novaĵlisto, ĝia stilo estas neformala.


Summary: The programme of the next conference of the Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino has appeared.


Jxus aperis la programo de la sekva konferenco de AIS San-Marino, kiu okazos 1992-03-27/04-04 en la urbo Brandys en Cxehxo-Slovakio. La scienca programo estas neatendite ampleksa, kun 17 kursoj po 8-lecionaj, kelkaj lingvo-kursoj kaj cx. 30 prelegoj. Cxiuj kursoj (krom la lingvokursoj) kaj la plejparto el la prelegoj okazas en la internacia lingvo, same kiel cxiuj ekzamenoj. Kiel oficialaj lingvoj rolas krome la angla, cxehxa, franca, germana kaj itala.

Krome okazos kunveno kun la dekano de la Pedagogia Fakultato de la Karla Universitato de Prago (Praha), kiu parolos pri la reformo de la eduksistemo en Cxehxo-Slovakio.

Se vi deziras specialajn informojn, sendu telekopion (fax) al ADoc. Petr Chrdle, … (adrese indiku "Por AIS"!), aux skribu al mi…