16-a Rumana Studadsesio de AIS San-Marino


La dek-sesa Rumana studadsesio okazis de 2005-05-12 ĝis 2005-05-22 en Sibiu/Hermannstadt (RO). Ĝin organizas AIS kune kun AIS-Rumanio kaj la Universitato "Lucian Blaga" en Sibiu.

Ejo / loc / Ort: Sibiu, Universitato "Lucian Blaga", B-dul Victoriei 5 - 7, S. 15, 45.


Informoj disponeblaj:


Dum la tre sukcesa aranĝo okazis kunveno inter la ĉefurbestro de Sibiu, Klaus Johannis, kaj la AIS-anoj OProf. Dr. habil. Helmar FRANK (prezidanto), OProf. Dr. G. Lobin, OProf. Dr. Reinhard Fössmeier, prof. G. Konnerth kaj Mag. C. Tanc. Oni interkonsentis, ke AIS-laborgrupo gvidata de Mag. Tanc laboros pri la kreado de plurlingvaj informiloj pri Sibiu, ĝiaj vidindaĵoj, restoracioj ktp. Ili estu pretaj ĝis 2007, kiam Sibiu estos kultura ĉefurbo de Eŭropo, kaj uzu krom la loka romana kaj aliaj eŭropaj lingvoj ankaŭ la neŭtralan Internacian Lingvon Esperanto. Ĉefurbestro Johannis certigis al la projekto sian plenan subtenon.

Jen raporteto pri la kunveno.