11a Rumana Studadsesio de AIS San-Marino


La dek-unua Rumana studadsesio okazis de 2002-02-28 ĝis 2002-03-15 en Sibiu (RO). Ĝin organizas AIS kune kun AIS-Rumanio kaj la Universitato "Lucian Blaga" en Sibiu.

Estas ofertataj jenaj kursoj :

1.1 OProf. Helmar Frank Enkonduko en la informacipsikologion
1.2 AProf. Eva Poláková, Mag. Ersze Enkonduko en la komunikadkibernetikon
1.3 AProf. Eva Poláková, ASci. Dr. Faloba Klerigscienco prospektiva
1.4 Konnerth Evaluigteorio
1.5 Prof. Dr. S. Piotrowski Marktkommunikation [Merkatkomunikado; de]
1.6 Petrovic Dokumentprocezado
1.6 Petrovic Datumbazoj (bazaj konceptoj kaj enkonduko al Access)
5.1 OProf. Quednau Enkonduko en la statistikon
5.2 OProf. Quednau Statistiko 2
6.1 OProf. Frank Retoriko
6.2 AProf. Lobin Eŭrologio
6.3 AProf. Lobin Eurologie [eŭrologio; de]
6.4 ADoc. Lewanderska-Quednau Europa Komunumo 1
6.5 ADoc. Lewanderska-Quednau Europa Komunumo 2

[Parentezaj titoloj estas tradukoj; la du-litera lingvo-kodo indikas la kurslingvon. Ĉiuj aliaj kursoj okazas en ILo (eo).]

Krome okazis ILo-kursoj por komencantoj kaj progresintoj.


Nome de la organiza komitato: OProf. Quednau.