Protokolo de la 18-a kunsido de la
Asembleo de la Subtena Sektoro de AIS,

okazinta la 29-an de aügusto 1999/1697 pfR 19:20 h -- 19:50 h en Rimini (I) kadre de SUS 21 en Rimini-RSM lige al la 4-a itala studadsesio de AIS.

1. Formalajxoj

Cxeestis: Frank, Quednau, Tuhxvatullina, Sxilo.

La protokolo de la 16-a kunsido estis unuanime akceptita. Neniu kontestis la laüordan kunvokitecon kaj (pro vocxdelegoj) la decidpovon. La asembleon gvidis OProf. Frank, informinte ke (pro la eksigxo) de s-ino Buss la Subtena Sektoro momente estas sendirektora. Protokolis estraranino Tuhvatullina.

2. Gxenerala kaj financa raportoj

Ne okazis pro malcxeesto de la koncernaj estraranoj.

3. Decidendajxoj

Dum kunsido en Berlin oni proponis sxangxi AKU-valoron tiel, ke 1 AKU egalu 65 eürojn. La propono estis unuanime akceptata. Estrarano Piotrowski estis skribe proponinta prokrasti la elekton de la nova SubS-estraro gxis sekvanta kunsido en Berlin en novembro 1999. Oni tamen unuanime decidis tuj elekti kaj proponis kiel kandidatojn la ges-ojn Piotrowski, Tuhvatullina, Rukosujev, Wickström, Frank, Barandovská-Frank, Chrdle. Ne klaras, cxu elekti kvin aü sep estraranojn. S-ro Quednau proponis elekti cxiujn sep por la kazo, ke iu el la elektotaj estraranoj malakceptos la postenon. Rezulte cxiuj sep supre nomitaj kandidatoj estis elektitaj en la estraron. Tri el ili (Wickström, Barandovská-Frank, Chrdle) estu petotaj akcepti*; la aliaj jam anticipe aü dum la kunsido akceptis.

Diversajxoj

La dumviva Subtena Membro kaj iama direktoro de la Subtena Sektoro, D-ro Lothar Weeser-Krell, estu ties Honora Membro.

Rimini 1999-08-29

protokolis Liana Tuhxvatullina