Protokolo de la 38a senatkunsido (32a post la oficialigo de AIS fare de la Konsilio de XII, 41a post la fakta eklaboro) okazinta en cxambroj de la parohxejo en Rimini-San Giuliano Mare (I) 30.08.1998 (dimancxo), 11:45 -- 12:30, 14:20 -- 17:40, 02.09.1998 (merkredo), 16:10 -- 19:00 kaj 03.09.1998 (jxauxdo), 16:25 -- 19:30. 0. Gxeneralajxoj (formalajxoj, cxeestrajto, tagordo) %--------------------------------------------------- La kunsidon partoprenis la senatanoj Frank, Holdgr\"un, Lewoc, Maitzen (ekde merkredo), Minnaja, Pennacchietti, Quednau. Kolegoj F\"o{\ss}meier (transdoninta sian vocxon al kol. Quednau) kaj Wickstr\"om frue anoncis sian necxeeston; surloke oni eksciis pri ne alveno de kolego Tyblewski pro malsano. Partojn de la senatkunsido cxeestis gaste ISKano Grzebowski (klerigejo ``Monda Turismo'' en PL), s-ino I. Goncxarova kaj s-ro A. Sxejpak (estro de Katedro pri termodinamiko kaj hidrauxliko cxe Moskva Sxtata Industria Universitato), kaj IAKano C. Frank (komisiita direktoro de la Arta Sektoro). Post la komenca listigo de la plej gravaj priparolendaj punktoj la tagordo sekvis plejgrandparte la taskojn de la unuopaj senat-oficoj. 1. Ekzamen-ofico / EkO (Pennacchietti, Minnaja) %---------------------------------------------- Kol. Lewoc kun bedauxro informis pri la lasttempe tre ofta prezentigxado de kandidatoj nur surloka --- sen antauxa livero de postulitaj dokumentoj, preteratentanta la ekzamenregularon. Allason al la finekzameno dum la sama sesio ebligis nur lastmomenta plenumado de la ekzamenkondicxoj, kaj tio signifas necertan staton de la kandidatoj, intensan plurpersonan temporaban engagxigxon flanke de la ekzamenoficanoj, kaj fine povas kauxzi nekontentigajn hastajn decidojn. Certaj plenumitecoj sxovitaj al la tempo post la ekzameno povas supozigi iom suprajxan respektadon de la ekzamenregularo, kvankam reale tia procedo kauxzas pli da problemoj. Por la venontaj ekzamenoj necesas pli strikta apliko de la regularo. Sekve de tia sinteno de kandidatoj la senato decidis, ke estonte oni severe aldonu la malfruigxkostojn, nome laux monataj sxtupoj de malfruigxo 0,5 AKU, 1,0 AKU, 1,5 AKU ktp. Al kompleta kandidatigxo al ekzameno apartenas ankaux minimume duona pago de la kotizoj por la ekzameno (alvenenda kune kun la kandidatletero gxis al la limdato por anoncigxoj). Por solvi financan problemon kol. Frank proponis instigi kandidatojn sercxi garantiulon, kaze ke ili mem ne povas transpagi koncernajn kostojn. Evidentigxis, ke pro miskompreno la klerigejo Monda Turismo (MT) ne preparis nigro-blankajn atestojn kaj tial ili ne estis transdoneblaj al la finekzamenitaj studentoj de la lasta BUS dum la nun okazanta sesio. Ankaux nun surloka hasta preparado de tiaj atestoj ne estis akceptebla solvo. Kol. Grzebowski estis petita antauxprepari tiujn atestojn post tiu-cxi SUS kaj ene de 2 semajnoj perposxte sendi al Paderborn, kie ili estos finpreparitaj (bluablanka papero, subskribo, stampo) kaj ankoraux bontempe (antaux la 19.9.98) reportitaj pere de ADoc. Lobin al Bydgoszcz. Tiun procedmanieron aprobis la senato. Kol. Frank substrekis, ke tio estus unua kaj unu el gxustaj utiligoj de la ricevita komputilo por la klerigejo el la mono normale transdonenda al AIS, despli ke MT intencis uzi la novan, modernan komputilon cxefe ``por grafikaj laboroj kaj kompostado''. La ekzamenprotokoloj de la lasta BUS trovigxas intertempe cxe kol. Frank. Kol. Lewoc kiel asistanto de la ekzamenofico enigos en la interreton la liston de la gxisnunaj ekzamenitoj cxe AIS. Kun kol. Frank sxi eventuale interkonsentu pri la antauxira teksto. Por la 4a itala studadsesio lige al la 19a SUS okazanta cxi-jare en Rimini/San Marino la ekzamenkomisiono estis jene kompletigita (en krampoj --- konstantaj membroj): sekcio 1: (OProf. Dr. habil. F\"o{\ss}meier) --- OProf. Dr. Frank, sekcio 2: (AProf. Mag. Dingeldein dr.) --- ADoc. Dr. Butan, sekcio 3: (OProf. Minnaja) --- OProf. Holdgr\"un, sekcio 4: (OProf. Sellin) --- AProf. Dr. Angstl, sekcio 5: (OProf. Maitzen) --- OProf. Quednau, sekcio 6: (OProf. Dr. habil. Tyblewski) --- neniu. Al kol. Lewoc alvenis anoncoj de pluraj personoj aspirantaj finekzamenigxon cxe AIS, de kiuj nur kvin prezentigxos dum la 19a SUS. La aliaj anoncigxintoj aux retiris sian kandidatigxon aux ne alvenis. De kol. Pennacchietti venis unu plua kandidatigxo. 2. Financ-ofico / FinO (Wickstr\"om, Frank) %------------------------------------------ Antaux la sesio kol. Wickstr\"om havigis al la vicdirektoro de la ofico kaj al la senata sekretario la bilancon kaj la spezkalkulon de AIS-Deutschland por la jaro 1997, kaj la bugxetproponon por la jaro 1999. La senato rekomendis al la Gxenerala Asembleo (GxA) akcepti la bugxetproponon kaj la finkalkulon preparitajn de kol. Wickstr\"om. Ili estu prezentitaj al GxA dum gxia venonta kunsido, la 4an de septembro en San Marino (RSM). La senato petis la trezoriston dise prezenti la ligitan kaj la liberan monon, pri kiu la senataj oficoj povas disponi. Krome li bv. plidetaligi la menciitajn kontojn kun nepra distingo inter privataj servobonhavoj kaj dejxoraj de la senataj oficoj. Por interna uzo de la senatanoj cxi-lastaj ricevu plidetaligon de la bugxetpropono por 1999 kun apudmeto de la rezultoj de la antauxa jaro. Laux senatdecido rilate bugxeton la disdivido de la mono sekvu proksimume la pasintjaran modelon. La oficejoj de AIS nepre bezonas dejxoran bugxeton. Ankaux cxi-jare ProtO plene transprenis la organizan parton de SUS19; planita konstituigxo de loka itala subtena grupigxo de AIS ankoraux ne realigxis. La lupago por la liceo en Rimini estis finarangxita jam surloke el la kaso pere de kol. Minnaja. 3. Honorad-ofico / HordO (Maitzen, Tyblewski) %-------------------------------------------- La senatanoj pridiskutis proponojn por rangoplialtigoj alvenintajn post la sekcikunsidoj. El du sekcioj venis la jenaj alvokproponoj, unuanime akceptitaj de la senato. El sekcio 2: alvoko de la dumviva ISKano W. Viereck en la plej altan formale eblan gradon, lauxeble al PDoc; se tio formale ne eblas, tiam al ADoc. El sekcio 5: alvokoj de ISKano Oterma SMdAIS al AProf, de ISKano Rudnicki prof. dr. hab. kaj de AProf. Wandel al OProf. La naturscienca sekcio petis ankaux pri la alvoko de s-roj A. Sxejpak (RUS) kaj Sxljapin (RUS) al AProf, ekde kiam la kondicxoj estas plenumitaj. Pro la fakto, ke ambaux kandidatoj nur dum la 19a SUS ISKanigxis, la alvoko povos realigxi post unu jaro. La senato akceptis tion. Nome de la unua sekcio kol. Frank proponis la eventualan rangoplialtigon de ADoc. Polakova kaj ADoc. Lobin al AProf. Antauxe devas okazi kontrolo de la formalaj kondicxoj kaj klara aprobo de la dekano kol. Wickstr\"om kaj vicdekano kol. F\"o{\ss}meier de la 1a sekcio. Sub tiu kondicxo, kun 2 sindetenoj, la senato akceptis la proponon. La prezidanto kontrolu en cxiu kazo la plenumitecon de la alvokokondicxoj. Kol. Maitzen informis pri alvenintaj kvin sinproponoj por la cxi-jara Premio Pirlot. Tamen pro mankoj rilate cxiujn anoncojn (libro ankoraux ne estis eldonita aux ne liverita, mankis petita ekspertizo k.s.) kaj sekve manko de diskutbazo la senato decidis ne aljugxi la Premion por la jaro 1998. La koncerna kapitalo iru al la venonta jaro. 4. Identec-ofico / IdeO (Frank, Tyblewski) %----------------------------------------- La senato aprobis la proponitan de la prezidanto diskuttemon por la Akademia Forumo de la 19a sesio pri teknika uzo de la interreto por AIS-agado, kiun gvidu ADoc. Dr. Polakova. 5. Inform-ofico / InfO (F\"o{\ss}meier, Maitzen) %----------------------------------------------- La senato esprimis bedauxron, ke malgraux jam longdauxraj planoj eldoni la tripartan dokumentaron de AIS enhavantan i.a. aktualan membrarliston de la akademio (ISD), regularojn kaj parton klarigantan ekeston kaj celojn de AIS (kun kvarlingva traduko), la libro ankoraux ne estas finpreparita. La senato priparolis ankaux la iniciaton de s-ro Gonzalez Feldman krei en Meksikio landan filion de AIS. Li estas en kontakto kun la senato, jam entreprenis unuajn pasxojn rilate la starigon de la filio kaj planas gxian oficialan fondon auxtune 1999. Ne povante cxeesti la senatkunsidon, kol. F\"o{\ss}meier perletere petis la senatanojn pri liberigo de la respondeco kunordigi la eldonserion ``Acta Sanmarinensia'' pro liaj gxisnunaj malsukcesoj en tiu kampo. Kol. Lewoc, kiu kunordigas Akademian Libroservon (AL), kunvokas membrarkunsidojn dum oportuna tempo, nome dum SUSoj, kiam estas tre tauxga ebleco pridiskuti surloke la aktualan situacion de ambaux organizajxoj sur eldonkampo. Malgraux, ke la ehxo montrigxis ofte tre malgranda, sxi tamen esperas, ke la nunaj problemoj estas venkeblaj kaj venontjare estos prezentebla ekz. nova volumo de ``Acta Sanmarinensia''. Propono disigxi de AL, al kiu AIS ne havas formalan rilaton, venis de prof. Frank; gxi tamen ne ricevis subtenon de aliaj senatanoj. Kolego Minnaja raportis pri la nuna stato rilate nian membrigxpeton al la Internacia Asocio de Universitatoj. La senatanoj konstatis, ke la interkomunikado --- cxefe per teknikaj rimedoj (interreto k.s.) --- ankoraux ne suficxe kontentige funkcias. Necesas pli konciza kaj konkreta transdono de informoj. 6. Klerig-ofico /KlerO (Quednau, F\"o{\ss}meier) %----------------------------------------------- Kol. Quendau rememorigis, ke en oktobro 1998 okazos en Freising (D) la unua bavara studadsesio. La senato aprobis, ke aldone al la kursoj jam akceptitaj laux la SUS19-programo la prelegserio de Frank/Polakova/Trif pri komunikadkibernetiko (sekcio 1) ankaux validu kiel SUS-kurso. Kun bedauxro la senato konstatis, ke el Ruslando gxis nun neniuj studentoj partoprenis SUSon. La senatanoj decidis krome pri la venontaj studadsesioj de AIS, t.e. rilate al la 1) jarfina studadsesio en Sibiu (RO) kaj/aux en Nitra (SK): Evidentigxis, ke konsiderindas okazigo de sesio nur en Nitra. Pro antauxvidebla manko de partoprenantoj, prelegantoj (efektivaj membroj), manko de kandidatoj aligxintaj 5 monatojn antauxe kaj nun surloke prezenteblaj programeroj, la proponon okazigi tie la sesion la senato prezentis al la Gxenerala Asembleo, je la 4a de septembro 1998 (bv. rigardi la protokolon de gxia kunsido). 2) itala studadsesio kun IEF --- Paske 1999 Kun unu sindeteno la senato bonvenigis okazigon de la 5a itala studadsesio dum Pasko 1999, pri kies okazigo petis respondeculoj de Itala Esperanto-Junularo. Gxi okazos en kunlaboro kun la tradicia renkontigxo de IEJ en Rimini. Du kursojn prezentos tie profesoroj F\"o{\ss}meier (kibernetika sekcio) kaj Minnaja (struktursciencoj). La tria kurspreleganto estu trovita dum la venontaj semajnoj. La kutima partoprenantaro de la festivalo estas internacia junularo jam posedanta konojn de la internacia lingvo. Per tiu kursaro oni povas popularigi la AIS-agadon inter junaj homoj. 3) SUS en Bydgoszcz (PL) je 1.5.--9.5.1999 Pro la maloportuna dato kaj parta retiro de la propono el Bydgoszcz mem, la senato rezignis pri la unua propono el Bydgoszcz, okazigi german-polan studadsesion en Berlin-Poznan-Torun-Bydgoszcz en auxgusto, post la UEA-Kongreso. Malgraux, ke la propono organizi SUS-on en Bydgoszcz venis tro malfrue (malpli ol 1 jaro antaux la planata okazigo) kaj tial la senato povus nur akcepti duan BUS-sesion, post longa diskuto la senato decidis kun 2 kontrauxvocxoj kaj du sindetenoj --- konsiderante la favorajn cirkonstancojn (klerigejo, studentonombro k.s.) --- okazigi en la pola klerigejo SUSon dum la proponita tempo. Kolegoj Grzebowski kaj Quednau informis la senaton, ke prof. Kowalczyk el la Pedagogia Altlernejo en Bydgoszcz, cxeestanta surloke en Rimini, estas malfermita al kunlaboro kun AIS. Sxi pretas akcepti en siaj kursoj studentojn el la pola klerigejo de AIS, por ebligi al ili magistrigxon. La senato gxoje bonvenigis tiun iniciaton. 4) studadsesio en Berlin --- auxgusto 1999 Post okazigo de la komunaj kursoj dum la lasta UK-Kongreso de UEA en Montpellier (F) la senatanoj decidis, ke dum la venonta kongreso en Berlin la studadsesio de AIS povas okazi nur sub la kondicxo, ke estos garantiata surloka okazigo de 3 plenaj, senkoste prezenteblaj kursoj de AIS. Kol. Wickstr\"om estas petita esplori la eblecojn. Favorkaze necesas jama vasta varbado kaj preparo de la programo. 5) 6a itala studadsesio lige al la 21a SUS Rimini/San Marino --- auxgusto/septembro 1999 La senato kun 2 sindetenoj decidis pri okazigo de la sesio. Kol. Lewoc petis pri bontempaj kaj definitivaj anoncoj por la programo. 7. Protokol-ofico / ProtO (Lewoc, Holdgr\"un) %-------------------------------------------- Laux propono de la prezidanto la senato rekontrolis kaj sekve unuvocxe akceptis la protokolon de sia 35a kunsido kun etaj sxangxoj kaj aktualigoj. Ankaux la 37a senatprotokolo (el Montpellier, F) estis akceptita kun kelkaj sxangxproponoj. La lasta alineo en punkto 6 de la 35a senatprotokolo povas esti miskompreniga. Tial la senato akceptis la jenan klarigadon: Gxis nun estas malfermitaj registroj en San Marino, Pollando, Cxehxio, Rumanio kaj Slovakio. Post la preno en nian propran registron, ni registrigos la agnoskitajn sciencajn gradojn {\bf minimume} en la lando, en kiu okazis la fina ekzameno. Eblas laux la volo de {\bf koncerna} kandidato enregistrigo en aliaj {\bf funkciantaj} registroj. La senato firme konstatis: Por ke AIS havu bazan legitimecon kaj certan aprobon en sxtato, kio respeguligxu per komuna malfermo de registro de ekzamenitoj kaj tie havigitaj akademiaj titoloj kaj sciencistaj gradoj, necesas eklabori konforme al la legxo de la koncerna sxtato. Poste AIS dauxrigas sian registron kaj klopodas registrigi per transdonado de la aktualaj dokumentoj, sed ne dependigas sin de tio, kiam centra registrado okazadas. En Pollando oni klopodu rearangxi la interkonsenton kun Bialystok. Kol. Lewoc provos ankoraux foje ricevi respondon rilate la registrojn de la polaj SUSoj. Al ISKano Grzebowski la senato rekomendis sendi la dokumentojn de la finekzamenitoj dum la 1a BUS al Teknika Universitato en Bialystok, kopie al la prezidanto. Rilate la 21an SUS kol. Lewoc petis pri frua aligxo kaj anoncoj por la scienca programo, kion aktive subtenu la dekanoj. Pro surlokaj decidoj pri venontjaraj sesioj bedauxrinde ne eblis disdoni la antauxpreparitajn aligxilojn al la venonta sesio en Rimini jam nun. Frua starigo de la programo ebligos pli efikan varbadon por la sesio. La koncerna limdato estas 27.03.1999. Kolego Minnaja pledis por organizo de profesia librostando, almenaux dum italaj studadsesioj ligitaj al SUSoj, kiuj ofertu krom la scienca literaturo ankaux vortarojn, librojn en Esperanto ktp. Gxis nun ProtO organizis librostandon dum la SUSoj en Rimini kaj en Prago kaj lauxeble gxi dauxre zorgu pri la libroservo. 8. Prezidanta ofico / PrezO (Frank) %---------------------------------- Kolego Quednau informis la senaton, ke pro la jxusa inundego en Cxinio ne okazis AKSTE laux la planita tempo kaj estis prokrastita. Oni tamen plu alstrebas fondon de AIS-filio en Cxinio (same kiel en Latvio). 9. Scienc-ofico / SciO (Minnaja, Holdgr\"un) %------------------------------------------- Dum la okazonta je la 4.9.1998 (dum la 19a SUS) vizito cxe la ministro en RSM, kiun partoprenu kolegoj Frank, Minnaja kaj Pennacchietti oni i.a. traktu ankaux la jenajn demandojn: 1) Klarigo de la situacio rilate la AIS-protokolojn, por ke ne estu la supozo en RSM, ke AIS kondukas ekster la kadro de la sanmarinaj legxoj. Cxu io aparta estas farenda rilate la protokolojn? Cxu ankaux protokoloj de la Senato kaj de la Gxenerala Asembleo estu havigataj al la dikastero? Cxu la ministro mem volas ricevi kopiojn de tiuj protokoloj (krom la registroj)? AIS petas pri konsiloj. 2) Cxu AIS dauxrigu la registron de diplomitoj per sendado de registrita letero (kiel en la pasintaj tri jaroj) aux cxu ni cxi tie surloke transdonu la registron de la sciencaj gradoj, kiel tio siatempe okazis en pli digna formo? 3) Kiel AIS estas forigebla el la negativa listo (de titolvendejoj) de RUI? 4) Kia estu la rilato de AIS al la universitato de RSM? Cxiuj provoj pri interkonsento kun la universitato de RSM kondukis al neniu rezulto. 5) Ni atentigu: AIS ja propagandas pri San Marino en la mondo, kio estas por RSM avantagxo senkoste disponigata. 10. Struktur-ofico / StukO (Tyblewski, Maitzen) %---------------------------------------------- Kun bedauxro la senato konstatis, ke registro en Ruslando ne ekzistas. Cxiuj provoj surlokaj en Moskvo fiaskis. Dum la okazinta en marto provSUS en Rusio ne eblis fondi AIS-filion en Ruslando, kio sekve malebligis surlokan malfermon de registro (dum la sesio okazis unu finekzameno), kvankam surbaze de la interkonsento inter AIS kaj Moskva Sxtata Geologi-esplora Akademio (MSxGA) iniciatita jam en majo 1997 dum BUS en Bydgoszcz (PL), cxe MSxGA povus okazi registrado de akiritaj cxe AIS sciencaj gradoj (danke al tio eblis okazigo de la cxi-jara studadsesio en Ruslando kiel provSUS). Nek al la Moskva Sxtata Industria Universitato (MSxIU) nek al alia sxtata instanco, kiu povus transpreni la registron, ekzistas momente kontakto de AIS. Tia sxtata instanco nepre necesas por konfirmi, ke sur la teritorio de Ruslando AIS rajtas aljugxi akademiajn gradojn kaj titolojn. La senato tamen esperas, ke pro la ekzisto de kandidatoj sur tiu tereno, baldaux estos starigebla tie registro. Unu el la eblecoj, kiun rekomendis la senato, estas: La cxeestantaj gastoj Goncxarova kaj Sxejpak provu en Moskvo atingi kun la MSxIU kontrakton kun la jena tekstero: ``Nepre la registro estas malfermita kaj konservata cxe la Moskva Sxtata Industria Universitato, kie pro kontrakto laboras la Universitato de Ruthenia kiel klerigejo de AIS.'' Gxis la malfermo de la registro s-ino Goncxarova ne povas do ricevi dokumenton pri la dum la provSUS akirita scienca grado, sed sxi ja povas ricevi tiurilatan ateston pri la okazita (sukcesa) finekzameno (provizoran ateston preparos kol. Frank). La senato, kun du kontrauxvocxoj, aprobis la suprajn decidojn. La senato priparolis ankaux la situacion en Pollando, Cxehxio, Slovakio kaj Rumanio, kie la filioj jam delonge ekzistas kaj malfermis registrojn. De tiu grupo nur en Pollando ekzistas simila situacio kiel en San Marino, kie la registrado ne okazas fine de sesio. S-ino Goncxarova prezentis modelon de dokumento pri la akirita grado, transdonota al finekzamenoto el la klerigejo Ruthenia; post eta plibonigo gxi estu prezentota al la senato. IAKano Frank kiel komisiita direktoro de la Arta Sektoro petis la senaton pri retirigxo el tiu cxi posteno pro tro da laboro ekster AIS. Li kun bedauxro konstatis, ke laux sia vidpunkto li ne sukcesis vigligi ArS-on; li tamen du foje prezentis proprajn kontribuojn dum SUSoj. Aliflanke li atentigis pri ne klare strukturita sekcio, kie la fakabundeco kauxzas malfacilajxojn, kaj malfacile estas difineblaj la precizaj taskoj de la gvidanto. La prezidanto klarigis, ke taskoj de la ArS-gvidanto konsistas el sercxado de artistoj, instigo al aktiva partopteno en la arta programo dum AIS-sesioj, certa strukturigo de la sektoro. Li aldonis, ke malklarecon kauxzis eventuale la iama prilaborado de aligxpetoj kaj alvokoj al ArS (simile kiel al la Teknika Sektoro) fare de la prezidanta sekretariejo, kiu nun ne plu funkcias. Malgraux la propono ``frostigi'' por certa tempo tiun sektoron, la gxenerala opinio en la senato estis, ke la arta sektoro tamen restu, provu plu ricxigi AIS-sesiojn per aliaj ol sciencaj aktivecoj kaj plu akceptu eventualajn novajn membrojn. La senato, kun danko al la antauxa komisiita direktoro, decidis (ne ricevinte la reagon de s-ro Silfer) kun 1 kontrauxvocxo, ke s-ino Stimec estu petita traspreni la taskon de komisiita direktoro de ArS gxis la fino de 1999. Sxi havu tiam la klaran taskon, trovi novan kandidaton por la direktora posteno por la nova de la senato dejxorperiodo 2000-2003. La prezidanto alskribos sxin tiurilate. De kolegoj Quednau (kiu ricevis retan mesagxon de ADoc. Galor) kaj Frank venis informo, ke planita por auxgusto oficiala fondo de la landa asocio de AIS (AIS Pollando) nun efektivigxis. Al la senato bedauxrinde ankoraux ne estis prezentita fondo-dokumento kun membro-listo kaj statuto de ambaux asocioj (tiu gvidata de ISKano Soczowka kaj tiu de ADoc. Galor), kion la senato nun atendas. La asocioj restas ankoraux provizore agnoskitaj de AIS. 11. Diversajxoj %-------------- Ni povas, kun plezuro, fidi al la venontjara gastigado en la samaj salonoj de la parokejo, danke al la afabla oferto de pastro Duiglio Magnani. Al li la senato esprimis dankon pro la cxijara malavara dispono de la cxambroj. La dato de la venonta kunsido de la senato ne estis fiksita; plej malfrue, lauxregulare, gxi okazos dum la venonta SUS. Protokolis: Joanna Lewoc, Horst S. Holdgr\"un (protokol-ofico) Stato je 05.09.1998