Protokolo de la 31a senatkunsido dum la SUS en Prago 1996 La kunsido okazis je 1996-07-21, 11.00--13.00 h; 1996-07-23, 17.00--19.00 h; 1996-07-24, 17.00--18.45 h; 1996-07-26, 10.30--12.00 h; 1996-07-29, 15.10--16.00 h. Cxeestis la senatanoj Frank, F"o"smeier, Holdgr"un, Lewoc, Maitzen, Tyblewski, Wickstr"om. Parte cxeestis kiel gastoj s-ro Cibulevskij, OProf. Kuznecov, Adj. Medvedev, Prof.^TS Sxilo. 0. Formalajxoj La tagordo ne estis fiksita. De la protokolo de la 30a senatkunsido en Nitra la senato akceptis parton 6 "El la strukturofico". 1. Punktoj koncernantaj plurajn oficojn a) Sekretario, trezoristo, prezidanto kaj vicprezidanto zorgu gxis SUS 17 pri funkcianta proceduro de la flegado de la AISanar-listo. En la libro de la AISanoj estu cxiuj efektivaj membroj kaj cxiuj aliaj dumvivaj anoj de la kvar sektoroj. b) En 1997 la ununura SUS estu en Rimini/San Marino. c) La direktoroj de la diversaj oficoj kompletigu lauxbezone gxis SUS 17 la liston de la oficanoj. 2. Sciigoj kaj proponoj de la prezidanto a) La prezidanto petas informi lin kvar semajnojn antauxe kaj samtempe zorgi, ke la ofico estu reprezentata de alia kompetentulo, lauxeble (vic)senatano, se partopreno en senatkunsido ne eblas. b) Protokoloj de la sekcikunsidoj kopie iru estonte al la vicprezidanto kaj al la prezidanto, se enestas proponoj pri alvoko aux rangoplialtigo. 3. Sciigoj kaj proponoj de la vicprezidanto a) La vicprezidanto kaj la trezoristo kune kun la dekanoj kontrolu gxis SUS 17 la enhavon de la prov-ISD. La dekanoj atentigu pri gravaj membroj eksigendaj nur pro formalajxoj. Cetere dauxre validas la koncerna senatdecido farita en Nitra. b) OProf. F"o"smeier proponas, ke la ISD-datenbanko estu en Munkeno. La paperformaj aktujoj restu cxe la prezidanto en Paderborn. 4. El la financofico Estas detale fiksita la valoro de 1 AKU: gxi egalu al 2300 cxehxaj kronoj. 5. El la protokolofico a) Dum la UK la sekretario akceptu enskribigxojn al la kursoj de OProf. Selten kaj OProf. Bociort, al la SUS, kaj ofertu haveblajxojn de AIS kaj AL. La sekretario akceptu --- anstatauxante la trezoriston --- la koncernajn kotizojn. b) Kursoj dum SUS ne anoncitaj en la programkajero ne validas kiel SUS-kursoj, se la aldono ne estas protokolita en la senatprotokolo. c) De la protokollibro kaj de la Senato kaj de la Gxenerala Asembleo ekzistu du ekzempleroj, unu en la protokolofico, unu cxe la prezidanto. d) La senato akzeptas la enplektigxon de la latina simpozio en SUS 17 en Rimini/San Marino, kiu realigxu en la dua sekcio (humanistiko). Al la latinistoj estu disponigota salono, se tio ne kauxzos apartajn kostojn. La partoprenontoj regule aligxu al SUS 17. 6. El la strukturofico a) S-ro Cibulevskij el Ukraino informis pri grupo da sciencistoj en sia lando, kiuj sxatus kunlabori kun AIS. La prezidanto informis pri la jenaj eblecoj: ili aligxu al AIS aux ili farigxu kolektiva Subtena Membro aux individuaj senperaj Subtenaj Membroj de AIS. b) OProf. Kuznecov kaj Prof.^TS Sxilo prezentas siajn disajn opiniojn pri la nun ekzistantaj organizaj strukturoj sur la teritorio de la iama Soveta Unio. 7. El la identecofico a) La senato ne vidas eblecon transpreni la kostojn por la gastigo de delegacio el Opole kaj petas la identecoficon ilin pagi kiel iniciato al la kunlaboro kun Opole. b) La temo de la forumo dum cxi tiu SUS estu "Aktualigo de la AIS-strukturo". Gvidu la forumon OProf. Tyblewski. La skribe ellaboritan proponon de s-ro Bu"s prezentu dum la forumo OProf. F"o"smeier. 8. Diversajxoj a) La senato proponis al UEA detalan interkonsenton pri la reciprokaj rajtoj de la partoprenantoj de SUS respektive UK, cxeesti la okazantajxojn de la alia organizajxo, se SUS kaj UK okazadas en kunlaboro. b) La Senato dankas al OProf. L\'ansk\'y por la invito al Budejovice kaj kolektive gxin akceptas. c) Kiel vicsenatanojn la senato proponas al la Gxenerala Asembleo elekti OProf. L\'ansk\'y kaj OProf. Kiselman. d) La Senato kun gxojo eksciis de la rektoro de la universitato de Opole pri la intenco alvoki OProf. Tyblewski ekde 1996-10-01 al la universitato de Opole. La Senato anticipe gratulas kaj esprimas sian esperon, ke tio helpas al starigo de kunlaborkontrakto kun cxi tiu universitato kaj al la refunkciigo de pola filio de AIS. La Senato kun kontento konstatas la cxeeston de la delegacio el Opole dum cxi tiu SUS. Protokolis: Joanna Lewoc/HS. Holdgr"un Protokolofico