Protokolo de la 35a senatkunsido (29a post la oficialigo de AIS fare de la Konsilio de XII, 38a post la fakta eklaboro) okazinta en la gastdomo de la universitato de Paderborn (D). 18.2.1998 (merkredo), 15:00--18:30, 19.2.1998 (jxauxdo), 14:30--17:00. Cxeestis: F\"o{\ss}meier, Holdgr\"un, Maitzen, Minnaja, Pennacchietti, Quednau. Parte cxeestis: Frank (jxauxde gxis 16:00), Tyblewski (merkrede ekde 16:20), Wickstr\"om (merkrede ekde 18:10). Antauxe senkulpigxis pro malsano: Lewoc. Jxauxde la senato gratulas kaj tostas al la prezidanto okaze de lia emeritigxo kaj naskigxtagreveno. La protokolo sekvas la tagordajn punktojn en la invitletero de la prezidanto kun kelkaj aldonajxoj. 1. Programo kaj kandidatoj por la Prov-SUS en Moskvo: ===================================================== Anoncigxis al la ProvSUS kvar kandidatoj el Slovakio, inter ili kandidato por adapta adopto de dr. habil. 2. Programo kaj kandidatoj de SUS 19 en Rimini 1998: ==================================================== Anoncis gxis nun kursojn kolegoj Frank (Lingvoorientiga instruado), Maitzen (Interstela materio), Minnaja (Diskutoj pri prioritatoj en matematikaj malkovroj), Pennacchietti (Legendaj intermitaj riveroj). Prelegon anoncis kolego Angstl. La strukturo de la programo sekvu la lastjaran modelon: lunde gxis jxauxde ek de la nauxa horo estu kursoj en Rimini, vendrede antauxtagmeze la ekzamenoj en RSM, aux kiel lastjare en Citt\'a aux en luenda salono en Dogana. La solena malfermo okazu dimancxe vespere post la meso en la granda salono de la kvartala parohxejo en San Giuliano Mare, la fermo (17:30) kaj la Gxenerala Asembleo (16:00) vendrede posttagmeze en Rimini en la salono ``Sala degli Archi'' sur la Piazza Cavour. Eventuale eblas organizi komunan auxtobuson al kaj de RSM. Literatura Vespero okazu lunde vespere, la speciala simpozio (vd. venontan tagordan punkton) marde posttagmeze ekde 17:00, sekcikunsidoj estu marde vespere, kaj la Forumo pri akademiaj rekomendoj okazu merkrede vespere, cxiuj lauxeble en la parohxejaj salonoj. Anoncis sin ISKano Grz\c{e}bowski (PL) kun hxoro, kiu povus ornami la inauxguron (ekzemple). 3. Speciala jubilea simpozio kadre de SUS 19: ============================================= Okaze de la 15jara celebro de SUSoj okazu dum unu posttagmezo speciala propagandcela simpozio (sugesto de kolego Minnaja). Li proponas kiel titolon aux ``Internacieco de kulturo'' aux ``Graveco de tradukoj en internacia kulturo'' aux ``Cxu ankoraux ekzistas Euxropa kulturo?'' kaj imagas 10--15 referantojn parolontajn po 10 minutojn. La demando estas, kiel oni propagandu gxin. Li pretas organizi la simpozion kaj aldone prelegi pri ``Casanova kiel euxropano?'' aux (en la kadro de la latina simpozio) pri ``La latina kiel euxropa kulturero''. Pro manko de partoprenontoj versxajne ne okazos Simposium Latinum dum la SUS. Eventuale eblas enplekti erojn de gxi en la kadron de la jubilea simpozio. Por allogi partoprenantojn, oni disvastigu telefonnumerojn de hoteloj en Rimini (kiel cetere ja konstante okazadas en la programkajero). Eventuale ISKano Grz\c{e}bowski povas oferti organizadon de logxado en Rimini. 4. Studadsesio kadre de UK en Montpellier: ========================================== Necesas laux la kontrakto kun UEA du kursoj komunaj kun la IKU. Anoncigxis la jenaj kandidatoj: Haase, Haszpra, Koutny, Lavarenne, Minnaja, Tyblewski, Wandel. (La precizajn titolojn de la kursoj konas kolego Maitzen.) La senato decidas la jenan vicordon laux malkreskanta prefero: Haszpra, Wandel, Haase, Minnaja, Koutny, Lavarenne, Tyblewski. La organizantoj nepre atentu, ke la (kompletaj) kursoj devas okazi dum la UK, por ke ties partoprenanoj estu allogataj. 5. Rilato al AIC en Namur: ========================== Estas certa probablo, ke ILo estos forstrekita kiel laborlingvo dum la AIC-kongresoj en Namur. Valorus okazigi simpozion en ILo, sed por tio necesus pli da auxskultantoj; prelegon cxeestis ofte nur prelegantoj. Malallogas klientojn la altaj aligxkostoj en Namur. Por lancxi simpozion, en kiu ILo enestas, necesas 5 prelegantoj. Propono de kolego Frank: oni allogu publikon per gazetoj kopiante la principon de la ``Club of Rome'', ekzemple per diskuto pri ``Limo de kultura kreskado''. 6. Decido pri nia situacio en RSM: ================================== Kolego Minnaja provis kontakti episkopon, ministron, rektoron kaj aliajn instancojn, sed neniam ricevis respondon. La Dicastero deklaras, ke ni ne ekzistas. Ankaux tial estus utila rekono fare de IAU. Laux la advokato ni povas sxangxi nian statuson nur, se ni denove transiras la kompletan proceduron: necesus reformulado de la statuto, kaj la plimulto de la anoj devas esti RSManoj. Tiu lasta punkto de ni ne estas plenumebla, ankaux ne antauxvidebla. Fausta Morganti emfazis, ke ni gxis nun ne malaperis, cxar la nova legxopunkto ne estas aplikebla al ni pro tio, ke ni ne estas kultura asocio. Laux sxi ni ne devas fari ion. Post tri monatoj okazos baloto, kaj tiam eventuale elektigxos ankaux nova ministro. La senato decidas fari nenion. Tamen ni klare diru al ekzamenotoj {\it antaux} pago de la ekzamenkotizoj, kie iliaj diplomoj estos registritaj, nome laux la nuna stato en Nitra, Prago kaj Sibiu. 7. Decido pri niaj rilatoj al la universitatara kupola ====================================================== institucio: =========== Kolego Minnaja raportas pri la stato de niaj aligxprovoj al IAU. 8. Propono de Mag. Ti\v{s}ljar pri translokigo de AIS al ========================================================= Zagreb: ======= La prezidanto jam respondis al li, ke ni ankoraux restu en RSM. En Kroatio oni provu fondi lokan organizajxon laux la konataj modeloj, kiu povas subteni starigon de tiea filio de AIS. Fondadon de landa grupigxo en Kroatio la senato forte esperas memorante pri la unuaj pasxoj de AIS ligitaj al tiu lando. Pro politikaj kialoj oni atendu havigi al AIS sidejon en Kroatio. 9. Propono de Feldman-Gonzales el Argentino pri fondo de filioj =============================================================== en Alaska kaj Meksiko: ====================== La prezidanto informu pri la necesaj pasxoj por tie starigi landan asocion. 9a. (Aldona punkto laux peto de kolego Quednau) Pri fondo de ============================================================ landaj grupigxoj kaj filioj en aliaj sxtatoj: ============================================= Venis al kolego Quednau el diversaj landoj, i.a. el Cxinio de ADoc. SHEN Chengru prof. kaj ISKanino WANG Yuchun, demandoj pri la ebleco fondi landan filion. Jam ekzistas tie provizora listo de kvin membroj. De ADoc. SHEN venis la peto pri rajtigo fondi landan grupigxon kaj pri necesa statuto. La senato akceptis la jenan proponon de kolego Quednau: La senato komisias ADoc. SHEN Chengru fondi landan grupigxon. Li kontraktu lauxeble surloke kun sxtataj instancoj aux (alt)lernejoj cele al eventuala registrigo de niaj titoloj. La statuto konsideru la modelojn de la jam ekzistantaj landaj AIS-organizajxoj (cxehxa, slovaka, rumana). (Kolego Quednau havigos la detalojn al Cxinio.) Analoge agu kolego Quednau en aliaj similaj kazoj. 9b. (Aldona punkto laux peto de kolego Quednau) Pri la regularo =============================================================== por studadsesioj: ================= La senato akceptas la jenan sxangxon: lauxeble la organizantoj atentigu 4 monatojn antauxe pri planita studadsesio kaj {\it nepre} plej malfrue anoncu la definitivan programon unu monaton antaux la studadsesio. 9c. (Aldona punkto laux peto de kolego Quednau) Sxangxo de la ============================================================= studadplano pri turismiko: ========================== Kolego Quednau rimarkigas, ke la studadplano pri turismiko antauxvidas 40 studunuojn en Esperanto. La senato atentigas, ke tio ne estas postulo de la gxenerala regularo. La senato akceptas ankaux la jenan sxangxon: Anstataux postuli kapablon en baza fremdlingva komunikado en oficiala lingvo de AIS aux najbara lingvo oni postulu pli gxenerale la samon por ajna negepatra etna lingvo. Anstataux ``Enkondukon en uzadon de kaj programadon de komputiloj'' la senato akceptis la fakon ``Enkondukon en la gxeneralan kaj fakspecifan aplikan informadikon''. 9d. (Aldona punkto laux peto de kolego Quednau) Sxangxo de la ============================================================= regularo pri kleriginstitucioj: =============================== Kolego Quednau proponas forstreki punkton 11 de la koncerna regularo. La senato decidas, ke tiuj kleriginstitucioj, kiuj ne povas aux ne volas plenumi punkton 11 de la regularo, povas anstatauxe sendi kompence kvin el iliaj studentoj al SUS. Anstataux sendi unu studenton al SUS eblas ankau enskribi du studentojn senpere kiel studentojn de AIS, aldone al tiuj postulataj en paragrafo 8 de la regularo pri kleriginstitucioj. 9e. (Aldona punkto laux peto de kolego Quednau) Pri la rolo de ============================================================== profesoroj de la teknika kaj arta sektoro dum studadsesioj, =========================================================== SUSoj kaj BUSoj: ================ La senato decidas, ke kursoj de profesoroj de la teknika aux arta sektoro validas ne kiel SUS-kursoj, sed ja kiel kursoj de studadsesio. 10. Peto de Haszpra pri aperigo de liaj plurlingvaj fakvortaroj: ================================================================ La senato havas la impreson, ke temas pri kursoj por Esperanto kaj lernolibro, kiu ankaux fake estas orientita. AIS ne povas eldoni tiajn librojn. La auxtoro devas mem zorgi pri ideo, mono, eldonisto kaj vendado. Li turnigxu ekzemple al la fondajxo Fame. 10a. (Aldona tagorda punkto) Pirlot-premio: =========================================== S-ro Pirlot plendis pri la lasta decido de la senato kaj atentigis, ke lia premio estu disdonata ne al ``movadaj verkoj''. La unua paragrafo de la statuto de la premio estas nun sxangxita kaj ekskluzivas vortarojn escepte de fakvortaroj. La senato akceptas tiun sxangxon de la statuto, kiu estos publikigata en la nova formo. La libroj de OProf. Haszpra tial ne estas premieblaj. Gxis nun ekzistas entute tri proponoj por la cxijara premio: La lasta propono de OProf. Smet (vd. la protokolon de la 34a senatkunsido, RSM 1997), la astronomia libro jam prezentita en Rimini 1997 (propono de kolego Maitzen) kaj la libro pri Euxropa juro de Urue\~na Alvarez, kiu aperis lastjare (propono de kolego F\"o{\ss}meier). Post la limdato por proponoj kolego Maitzen informos la senatanojn pri cxiuj eblaj kandidatoj. 11. Propono de Sxilo pri plirajtigo de landaj grupoj, inkluzive =============================================================== agnoskon de sciencistaj gradoj nome de AIS: =========================================== La senato emfazas: Cxiu memstara institucio (ankaux tiu ligita en iu formo al AIS) rajtas sub sia propra nomo disdoni titolojn kaj sciencajn gradojn, se tio ne instigas al la impreso, ke ili estas akiritaj cxe AIS. Titolojn kaj sciencajn gradojn de AIS rajtas nur aljugxi internacia komitato aprobita de la senato dum SUS. (Tio povas okazi ankaux en Ruslando.) 12. Decidoj pri diversaj alvokoj (de cxiuj flankoj): ==================================================== Ne okazis decidoj pri alvokoj. 13. Anoncoj kaj atentigoj: ========================== La senato atentigas kaj instigas la anojn de AIS al partoprenado de la konferenco ``Esperanto 2000'' je 26.9.--30.9.1998 en Bydgoszcz. El Bydgoszcz venis anonco de tria BUS je 1.5.--9.5.1999. La senato principe akceptas tiun proponon, sed la organizantoj elektu pli tauxgan tempointervalon. Venis propono okazigi en auxgusto 1999 SUSon en Toru\'n post la UK en Berlin. La senato volonte akceptas tiun SUSon sub la kondicxo, ke iu zorgos intertempe pri la dauxrigado de la registro cxe sxtataj instancoj. Oni direktigxu tiucele al la du landaj organizoj. Kolego Quednau transprenas la taskon letere informi ISKanon Grz\c{e}bowski pri tiu kondicxo. La trezoristo raportas pri la finkalkuloj por 1996 kaj 1997 kaj detaligas la financan staton de AIS, kiu ne plu estas tiel nekontentiga kiel antauxe. Li atentigas, ke laux la novaj legxaj kondicxoj en Germanio membroj de AIS ne plu rajtas ricevi salajron, sed jes ja ili povas ricevi rekompencon por la elspezoj en la kadro de siaj agadoj por AIS. Kontraux la decido de la senato en 1997 la grupo en Bydgoszcz acxetis komputilon per mono enspezita por AIS dum studadsesio. La aperigado de la nova ISD denove prokrastigxis. Estis ankaux kelkaj neklaraj punktoj rilate al diversaj ISKanoj. Protokolis: H. S. Holdgr\"un, ProtO