Protokolo de la 30a senatkunsido dum la prov-SUS en Nitra 1996 La kunsidoj okazis je 2.3.1996, 18.40 -- 20.00 h, 3.3.1996, 10.00 -- 12.00 h kaj 18.30 h -- 20.40 h, 5.3.1996, 17.20 -- 19.40 h kaj 20.40 h -- 21.00 h, 6.3.1996, 17.10 -- 20.15 h, 7.3.1996, 17.00 -- 20.45 h; entute 15 horojn la senato kunsidis. Cxeestis la senatanoj F"o"smeier, Frank, Holdgr"un, Lewoc, Maitzen, Minnaja, Quednau, Tyblewski, Wickstr"om Parte kiel gastoj cxeestis ISKanino Tuhvatulina kaj Prof. Sxilo. 0. Formalajxoj a) Pri cxeestrajto: La senato konstatis, ke krom plenrajtaj membroj ankaux la direktoro kaj la vicdirektoro de la Subtena Sektoro (aux, en la kazo de foresto, alia estrarano delegita de li) posedas cxeestrajton dum la senatkunsidoj. Pri la cxeestrajto de ISKanino Tuhvatulina tial ne estas duboj. Prof. Sxilo estas komisiita direktoro de la Teknika Sektoro. Gxis nun ne ekzistas decido de la senato, cxu la (vic)direktoroj de la Teknika kaj Arta Sektoroj auxtomate posedas cxeestrajton; prokrastante tian decidon la senato aparte invitis profesoron Sxilo cxeesti la lin koncernantajn tagordajn punktojn dum tiu cxi senatkunsido. b) Pri la Tagordo: gxi sekvu la de la prezidanto antauxe preparitan skeleton, kiu atentas la unuopajn oficojn de la senato. 1. Sciigoj kaj proponoj de la prezidanto a) Pri vicsenatanoj: Pro la nuna konsisto de la senato eblas elekti du vicsenatanojn, kio gxis nun ne okazis. La senato proponis al la Gxenerala Asembleo, ke gxi elektu OProf. L\'ansk\'y. Oni prokrastu elekton de dua vicsenatano. b) Pri la Subtena Sektoro: Fiaskis la dum SUS 15 en 1995 okazinta elekto de estraro de la Subtena Sektoro. La senato aprobis unuanime la proponon de la prezidanto, ke (1) la gxisnuna vicdirektoro ASci. Piotrowski estu komisiita gvidi la Subtenan Sektoron, ke (2) estu nuligita la okazinta elekto, kaj ke (3) la vicdirektoro kune kun la prezidanto zorgu pri nova elekto de estraro kaj ties konstituigxo lauxeble jam dum la prov-SUS en Nitra. 2. El la ofico de la vicprezidanto a) La prezidanto atentigis, ke dum la sekcikunsidoj nepre necesas decidoj en la unuopaj sekcioj pri elekto de novaj dekanoj, vicdekanoj, fakarestroj kaj vicfakarestroj, kaj pri rangoaltigoj, por ke tiuj informoj povu enesti en la nova paperforma ISD. b) Pri malmembrigo el AIS: Ekzistas kelkaj AISanoj, kiuj ne pagis la kotizojn dum pli ol unu jaro kaj kies servobonhavo ne havas suficxan pluson. Inter ili estas ankaux ordaj profesoroj. Antaux malmembrigo cxiuj ricevu verkitan de kolego Maitzen lastan averton kun informo, ke kaze de restantaj sxuldoj ili ankaux ne plu estos menciitaj en la nova ISD. Kolego Frank transprenos la koncernajn afrankokostojn. Tiuj, kiuj ne respondos, estu tuj eksigotaj. Kelkaj estu persone alparolotaj de kolegoj Frank, Maitzen aux Tyblewski. En difinitaj kazoj la gxisnunajn kotizojn transprenos kolegoj Frank kaj Minnaja pro la specialaj cirkonstancoj. La kotizojn por OProf. Kuznecov oni prenu de la servobonhavo de AsAIS 3. El la financofico a) La senato aprobe konstatis, ke en 1995 AIS povis pagi al ADoc. Mag. J. Lewoc salajron laux la kontrakto inter sxi kaj AIS-Deutschland. b) Bilanco por 1995: La trezoristo OProf. Wickstr"om prezentis la bilancon por la jaro 1995 venintan al li du tagojn antauxe. La akcioj de la societo "Akademidomaro" perdis siajn komencajn valorojn, AIS posedas de tiu flanko versxajne nur 9000,-- DEM de la komencaj 20000,-- DEM. (Lauxpete de la prezidanto protokolita: tiun sumon, t.e. 9000 markojn, pagus la prezidanto por havigi de AIS al si la koncernajn akciojn, se AIS pretus vendi ilin.) La disponebla kapitalo estas preskaux nulo. Cxar la revizoroj ankoraux ne povis kontroli la bilancon, tial ne eblas, ke la Gxenerala Asembleo sensxargxu la malnovan trezoriston ADoc. Maertens kaj la senaton. Oni nur povas prezenti la bilancon al la Gxenerala Asembleo sen peto de sensxargxo. c) Bugxeto por 1996: La trezoristo OProf. Wickstr"om prezentis bugxeto-proponon por la Scienca Sektoro de AIS. La senato unuanime akceptis, ke de la enpagoj de la dumvivaj membroj AIS konsumu cxiujare 5 procentojn. Por sensxargxi AIS-on, la trezoristo proponis: la SubS provu atingi cxe IfK per lerta marcxandado, ke la Subtena Sektoro ne pagu fiksajn kostojn por la revuo Grkg/Humankybernetik, sed nur la kromajn preskostojn kauxzitajn de la al la membroj de la SubS disdonitaj ekzempleroj. De tri oficoj de la Scienca Sektoro venis proponoj pri eblaj elspezoj kaj enspezoj en 1996 por iliaj aktivecoj: de la prezidanta ofico, de la protokolofico kaj de la financofico. La trezoristo proponis, ke unuarange ricevu ADoc. Mag. J. Lewoc vojagxkostojn, nome po 1500,-- DEM, kaj ke la tutan gajnon pro propraj aktivadoj (ekzemple dumSUSaj enspezoj, vendado de libroj kaj simile) ricevu la protokolofico. La bugxeto-propono estis unuanime akceptita de la senato kun la aldono, ke cxiujn aldonajn enspezojn de la protokolofico oni unue uzu por pagi la vojagxkostojn de ADoc. Mag. J. Lewoc. La prezidanto atentigis, ke celligitaj donacoj ne estas je la libera dispono de AIS kaj ke oni nepre devas atenti la postulojn de la donacintoj. Antaux SUS 17 la oficoj povas disponi pri duono de la aljugxitaj bugxetoj, cxar ne antauxvideblas, kiel evoluos la mona situacio. La trezoristo prezentis la sekvontajn naux punktojn pri principo de decidoj, kiujn la senato en la jena formo akceptis: 1. Por cxiu senatofico estu starigita servobonhavo. Se estas bezonate, tiam cxiu funkcio havu sian propran servobonhavon. 2. De la de la Senato en la gxenerala bugxeto apogita sumo por cxiu ofico 50% estu je la dispono de la ofico ekde la komenco de la bugxeta jaro. La resto estu disponigita kondicxe de la plenumo de la bugxetitaj enspezoj. 3. De la de la ofico mem proprainiciate akiritaj kaj enspezigitaj rimedoj la ofico tuj disponu 80%. La restantaj 20% eniru la gxeneralan bugxeton. 4. De la enskribigxkostoj de SUSoj 40% iru al la lokala partnera universitato aux asocio aux, se tia ne ekzistas, al la gxenerala bugxeto de AIS, 40% al la protokolofico kaj 20% al la gxenerala bugxeto de AIS. 5. La ekzamenkotizoj iru al la gxenerala bugxeto de AIS. 6. De la restaj SUSenspezoj 80% iru al la protokolofico kaj 20% al la gxenerala bugxeto de AIS. 7. Se la gxenerala bugxeto de AIS tion permesas, la prioritatoj por kromaj elspezoj dum 1996, krom la jam bugxetitaj kaj de la Senato aprobitaj, estas: unue, pagi la vojagxkostojn de la senata sekretario, due, elspezi gxis la alteco de DEM 2500 monate al la senata sekretario. 8. Celligitaj donacoj ne estas tusxitaj de la unuaj sep punktoj de cxi tiu propono. 9. En la kazo de nepra neantauxvidita bezono la prezidanto rajtas kune kun la trezoristo deflankigxi de punkto 7, anticipe de posta aprobo de la senato. d) Grave sxajnis al la Senato, ke AIS aligxu al la listo de IAU (Internacia Asocio de Universitatoj), kio kostus unufoje proksimume 4950 FF. Oni provu sercxi la koncernajn monajn rimedojn, ekzemple inter la membroj de la Subtena Sektoro. Tiun proponon la senato akceptis unuanime kun unu sindeteno. 4. El la protokolofico a) La protokolo de la 29a senatkunsido estis akceptita. b) Elektitaj dekanoj por la dejxorperiodo 1996--1999 laux la surloka komuniko de la unuopaj sekcioj: Sekcio 1: Dekano Wickstr"om, Vicdekano F"o"smeier. Sekcio 3: Dekano Holdgr"un, Vicdekano Minnaja. Sekcio 4: Dekano Sellin, Vicdekano Strombach. Sekcio 5: Dekano Quednau, Vicdekano Maitzen. Sekcio 6: Dekano Tyblewski, Vicdekano Grego. Elektoj de la dekano kaj vicdekano en la 2a sekcio ne okazis. La senato komisiis la rolon al la gxisnuna dekano OProf. Pennacchietti. 5. El la ekzamenofico Konstantaj membroj de la ekzamenofico en la unuopaj sekcioj por la dejxorperiodo 1996--1999 estu: Sekcio 1: OProf. F"o"smeier, Sekcio 2: AProf. Dingeldein, Sekcio 3: OProf. Minnaja, Sekcio 4: OProf. Sellin, Sekcio 5: OProf. Maitzen, Sekcio 6: OProf. Tyblewski. 6. El la strukturofico Dum tiu cxi tagorda punkto cxeestis ankaux Prof. Sxilo, komisiita direktoro de la Teknika Sektoro, kaj ISKanino Tuhvatulina. a) Prof. Sxilo raportis detale pri la Euxropa Jura Universitato (EJU) en Moskvo --- inter alie pri gxia strukturo, taskoj, ekzistantaj studadplanoj (pri la fakoj Jura Administrado kun 4jara programo kaj Managxerado kun 3jara studado), kaj gxiaj jam nun ekzistantaj rilatoj al AIS --- cele al sia petpropono, ke EJU farigxu klerigejo de AIS. La prezidanto aprobis tiun proponon de Prof. Sxilo, sed atentigis, ke povas ekesti malfacilajxoj pro la interkonsentoj kun AsAIS en Rusujo. La senato aliflanke konvinkigxis, ke AsAIS ne plenumis la faritajn promesojn kaj malaprobis la interkonsenton inter OProf. Kuznecov kaj la prezidanto en Brandys okazintan en 1992 konstatante, ke AsAIS ne donis iun ajn profiton al AIS. AIS tial ne plu subtenu la ideon, ke OProf. Kuznecov havu tie la ekskluzivan rajton. Komisiono konsistanta el kolegoj Quednau, Tyblewski, Wickstr"om unuflanke kaj Prof. Sxilo kaj ISKanino Tuhvatulina aliflanke prilaboris proponon al la senato pri kontrakto inter EJU kaj AIS. Tiun proponon pri estigado de klerigejaj rilatoj inter EJU kaj AIS la senato post klarigaj sxangxoj akceptis unuanime (nur jesaj vocxoj) en la formo, kiu trovigxas en la apendico "Interkonsento pri klerigejo de AIS". La senato konstatis, ke necesas aldone atentigi pri la jenaj punktoj: De la studaddauxro cxe EJU oni devas dekalkuli unu aux du jarojn pro la mankanta maturecekzameno; oni atentu, ke AIS povas perdi pro la klerigejo studentojn, tial la enspezoj de la studentaj legitimiloj estu dividotaj jene: duonon ricevos AIS, duonon EJU. b) Por klarigi la situacion en la rilatoj de AIS al Ruslando kaj Orienta Euxropo la senato, informite pri multaj tekstoj el orienteuxropo precipe de OProf. Kuznecov, prezidanto de AsAIS, kaj de Prof. Sxilo, estro de la orienteuxropa SubS-Sekcio (OES), decidis jene: 1. AsAIS estas la regiona asocio de AIS en Orienta Euxropo konforme al la regularo de AIS; gxi do estas kolektiva subtena membro de AIS apartenanta al la sekcio de la landaj kaj regionaj asocioj; gxian vocxon havas gxia estro aux ties anstatauxanto. La adreson fiksas kaj sciigas gxia estro, do momente OProf. Kuznecov. 2. OES estas regiona sekcio de la subtena sektoro de AIS konforme al la regularo de AIS; gxi do estas aro da subtenaj membroj, kies vocxon en la asembleo havas kaze de foresto de la unuopaj subtenaj membroj la sekciestro, do momente Prof. Sxilo. La adreson fiksas li; momente temas pri la adreso de la Euxropa Jura Universitato Justo, sub aux apud (ne: super) kies tabulo estu lauxeble fiksita ankaux tabulo "Orienteuxropa subtena sekcio de AIS". 3. Nek AsAIS nek OES apartenas al la Scienca Sektoro aux plenumas memstare taskojn de la Scienca Sektoro. Eventuale miskompreneblaj aux ne plu aktualaj klauxzoj en pli fruaj protokoloj bezonus revizion surbaze de la intertempe akiritaj spertoj. 4. La interkonsentoj de AIS kun AsAIS en Brandys (1992-03-28/04-03) kaj San Marino (1993-09-05) montrigxis neplenumeblaj en pluraj punktoj (neokazigo de komunaj ankaux financaj aktivecoj, cxiujara havigo de membrolisto de AsAIS, nekreado de kleriginstitucioj de AIS en orienteuxropo). Flanke de AIS ne estas videbla sukcesa evoluo en la dauxro de la kvar jaroj: el la agadtereno de AsAIS nek venis dume studentoj nek kandidatoj nek prelegantoj al SUS (nek kun, nek sen bonaj ILo-konoj), kaj AsAIS ecx ne unu subtenan membron aux ISKanon trovis por AIS. La nova senato do ne vidas utilon dauxrigi sen aktualigoj la iamajn interkonsentojn. Precipe montrigxis malutila la intencita koncentrigxo de cxiuj iniciatoj de AIS en orienteuxropo al kunaj agadoj kun AsAIS. La senato konstatas, ke gxis nun ne ekzistas ajna orienteuxropa filio de AIS. Surbaze de la aktualigita regularo de AIS nek AsAIS nek OES povas sola plenumi cxi tiun rolon. 5. La senato nuligas diversajn partojn de la interkonsentoj, kiujn provizore (t.e. cele postan pritrakton en la respondecaj decidorganoj) subskribis la prezidantoj de AsAIS kaj de AIS. Sed la senato ja aprobas la interkonsenton pri la presado de ISD 1996--1999 surbaze de presoriginaloj havigotaj de la redakcio. Nur cxi tiu respondecas pri la enhavo kaj la tipografia formo. Pro tio ne estus konsilinde havigi anstataux presoriginaloj la enhavon surdiskede. 6. Sekve al la nuna situacio evoluinta el la kvarjaraj spertoj la Senato de AIS decidis mem ekaktivigxi per unua provekzemplo sur la orienteuxropa tereno, tamen uzante la helpon de OES. La Senato tiucele agnoskis provizore por la venantaj 3 kalendaraj jaroj la jure memstaran, de AIS ekonomie ne dependan Euxropan Juran Universitaton Justo kiel "klerigejon de AIS" kaj kontrakton pri cxi tio konforme al la senatdecido de 1993-09-16/1693pfR. 7. Tiu cxi rezigno pri la dauxrigo de gxis nun senfrukta punkto de la interkonsento kompreneble ne ekskludas la akcepton de la propono de AsAIS, starigi en interkonsento kun AIS german-rusian klerigan centron agnoskotan laux simila interkonsento kiel "klerigejon de AIS". La membroj de la Scienca Konsilantaro de tiu cxi centro devas esti almenaux subtenaj membroj de AIS, se ili ne jam plenumas la kondicxojn por farigxi ISKanoj. c) Sekcio 2 konsideras kunigon de fakaroj 2.3 kaj 2.4 al kulturscienca fakaro pro manko de respondeculoj kaj pro sciencteoria konsidero. Anstatauxe oni konsideras aldoni kiel gxeneralan fakaron semiotikon kaj komisii ASci. Posner prof. dr. kun starigo. La senato akceptis tiun proponon. d) Alvokoj akceptitaj unuanime de la senato: Al sekcio 1: ADoc. Stojcxev kiel AProf. Al sekcio 2: ADoc. Mag. sc. hum. Dingeldein kiel AProf. Al sekcio 5: AProf. Novobilsk\'y kiel OProf., ADoc. Wandel kiel AProf., ISKano Rudnicki prof. dr. kiel AProf. 7. El la klerigofico La senato emfazis, ke ankaux studentoj de neSUSecaj studadsesioj estas studentoj de AIS. 8. El la sciencofico a) La inauxguro de SUS 17 okazu en la universitato en Rimini nur lunde posttagmeze. Al la ministro en RSM oni sendu --- same kiel al la oficialuloj en Sibiu, Nitra kaj Praha --- invitojn al la solenajxoj. La diplomojn akiritajn dum tiu SUS oni transdonu nepre vendrede en RSM, kaj ankaux la fermo okazu tie. Kolego Minnaja transprenis la taskon, mendi dignan salonon. La oficiala versio de tiu SUS estu: Dua itala studadsesio lige al SUS 17 en San Marino, okazonta de 1996-08-31 gxis 1996-09-07. Dimancxe antaux kaj lauxbezone sabate post la kursoj povas okazi senatkunsidoj. b) Pri SUS 16 en Praha lige al la 81 a UK: Kolego OProf. Maitzen prezentu AIS-on cxe la IKU-malfermo. 9. El la informofico Estonte la direktoro de la informofico OProf. F"o"smeier kontrolos subtenate de la dekanoj la enhavon kaj formon de la Acta Sanmarinensia. Kolego OProf. Tyblewski sendu la tiurilate jam kolektitajn artikolojn kaj alian publikigendan materialon al kolego F"o"smeier. 10. El la honoradofico Por la premio Pirlot 1996 honoranta verkon pretigitan inter januaro en 1995 kaj marto en 1996 ekzistis du proponoj, inter ili ISKano Galajcxuk kand., kiu organizis medicinan sciencan kunvenon de la Universala Medicina E-Organizo (10a Internacia Medicina E-Konferenco) kaj eldonis la koncernan programlibron kun sciencaj resumoj, de kiuj li mem verkis plurajn. Vocxdonado pri la demando, cxu entute cxi tiun jaron la senato aljugxu la premion, donis jesan rezulton. Poste la senato per vocxdonado aljugxis la premion Pirlot al ISKano Galajcxuk, kion komunikos al li la cxeestanta Prof. Sxilo. 11. El la identecofico a) La temo de la aktuala akademia forumo estu: "En kio konsistas la identeco de AIS?". Gvidu je cxi tiu fojo la forumon kolego Tyblewski. b) Emblemoj de AIS: Laux la propono de la senato la emblemon kun la San Marinaj turoj uzu la Subtena Sektoro kaj gxiaj dumvivaj membroj, sed NE la ordinaraj membroj de la Subtena Sektoro. Laux la propono de la prezidanto la rektlinian emblemon "AIS" uzu la oficoj kaj la unuopaj plenrajtaj membroj. Vocxdonado post forta diskuto, cxu cxiuj ISKanoj rajtas uzi sur leterpapero kaj vizitkartoj cxi tiun emblemon donis la jenan rezulton: 5 jes, 3 ne, 1 sideteno. Laux tiu cxi decido de la senato do cxiuj ISKanoj rajtas uzi la emblemon "AIS". La senato aprobis, ke rilate al cxi tiu lasta decido eniru la protokolon la jena skriba peto de la prezidanto: "Mi petas aldoni al la protokolita decido pri la uzadeblo de la AIS-simboloj, ke la direktoro de la identecofico anoncis meti en Praha la demandon denove sur la tagordon pro liaopinia nekohereco kun la decido pri la uzadeblo de la simbolo de SubS." c) La identecofico kaj la informofico kune decidu, kiu presos la novan libroforman ISD. 12. Diversajxoj Pro la fakto, ke nun ekzistas tiurilate interkonsento inter Pollando kaj Germanio, ekzistos supozeble sxanco de agnosko fare de Germanio rilate al titoloj akiritaj en Pollando. Sed se oni nun provus atingi agnoskon, tiam oni riskus rifuzon. Rekomendindas tial provi tion nur post registrigxo de la titoloj en Pollando. Protokolis: HS. Holdgr"un Vicdirektoro de la Protokolofico Apendico Interkonsento pri klerigejo de AIS Nitra, 1996-03-06 Dum la Nitra ProvSUS en cxeesto de profesoro G. Sxilo, komisiita direktoro de la Teknika Sektoro de AIS, rektoro de la Euxropa Jura Universitato JUSTO, kaj ASci. L. Tuhxvatullina, estrino de la katedro pri internaciaj lingvoj en la sama universitato, la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, nomata plue "la Akademio", reprezentata de la Prezidanto OProf. H. Frank, aganta laux la Statuto de AIS, unuflanke; kaj la Euxropa Jura Universitato JUSTO, nomata plue "la Universitato", reprezentata de la Rektoro prof. G. Sxilo, aganta laux la Statuto de la Universitato, aliflanke, post detala pridiskuto en la Senato de AIS interkonsentis jene: 1. La AKADEMIO kiel scienc-kleriga libera organizo, neligita al iu ajn politika aux religia konvinko, specifa scienca skolo aux etnolingvo 1.1. agnoskas la Universitaton kiel klerigejon de AIS laux la art. 7.6 de la Regularo pri instruado kaj studado; 1.2. agnoskante la Universitaton libera nekomerca laux gxia Statuto klerigejo, ne intervenas klerigprogramojn de la Universitato, zorgante nur pri plenumo de AIS-postuloj en gxiaj programoj; 1.3. donas al la Universitato la licencon, kiu permesas okupigxi pri universitatprepara kaj universitatnivela klerigado konforme al la valida Legxo de Rusia Federacio "Pri Klerigado"; 1.4. en konsento kaj kunlaboro kun la Universitato efektivigas internaciajn ekzamenojn kaj enmanigas al sukcese ekzamenitoj la diplomojn laux la koncernaj regularoj de AIS; 1.5. ricevas kotizon pro realigo de la ekzamenoj konforme al la Regularo pri la kotizoj kaj la mastrumado. 2. La UNIVERSITATO kiel nesxtata sendependa nekomerca altklerigejo de AIS, neligita al iu ajn politika aux religia konvinko, funkcianta konsente al AIS-Regularo, al la propra Statuto kaj al valida Legxo de la Rusia Federacio pri klerigado 2.1. efektivigas klerigadon laux propraj klerigprogramoj, aldonante al ili kiel devigan studobjekton por cxiuj studantoj la Internacian Lingvon Esperanto; 2.2. ricevas la licencon de la Akademio; 2.3. realigas internaciajn ekzamenojn por la studantoj; 2.4. garantias, ke gxiaj studantoj akiros la studentan legitimilon de AIS post la sukcesa maturec-ekzameno; 2.5. post la sukcesa finstudado inkluzive skriban ekzamenon enmanigas al studentoj dokumentojn, kiujn la Akademio agnoskas kiel bazon por adapta adopto de bakalauxreco. En la kapo de la dokumentoj indikatas kiel klerig-partneroj la Akademio, la Universitato kaj, eventuale, alia akademia strukturo, laux aldona interkonsento. La formo de la dokumentoj estu interkonsentota; 2.6. en la okazoj, kiam studantoj finas lernadon eksprese, rajtas ekzameni ilin memstare, tamen kun nepra partopreno en la ekzameno de efektiva membro de AIS kaj posta ekzamenigxo cxe la Akademio. 3. La Akademio kaj la Universitato informas sin reciproke pri siaj aktualaj studadplanoj kaj aliaj regularoj. 4. La Interkonsento validas dum 3 jaroj kaj auxtomate plilongigxas, se gxi ne estos nuligita aux sxangxita laux deziro de la interkonsentantoj kun averto 1 jaron antauxe. G. Sxilo H. Frank Rektoro de la Universitato Prezidanto de la Akademio