Protokolo de la 41-a senatkunsido

(35a post la oficialigo de AIS fare de la Konsilio de XII, 44a post la fakta eklaboro) okazinta dum SUS 21 en cxambro de la paroxejo en Rimini-San Giuliano Mare (I) dimancxon, 1999-08-29/1698pfR, 14:30 -- 17:30 h kun daürigoj gxis 1999-11-28 en Berlin, 15:30 h fine de la "Berlina Novembro" (Stachowiak-Simpozio).

Cxeestis la senatanoj Frank (en Rimini kaj Berlin), Holdgrün, Lewoc, Maitzen, Minnaja, Pennacchietti, Quednau (en Rimini) kaj Wickström (en Berlin).

1. Formalajxoj

Ne estis sxangxproponoj de la protokolo de la 40-a kunsido (vd. GrKG/H 40/3, sept. 1999, pj 141 - 142.)

2. Decidoj

Pro tio, ke neniu kandidatigxis por SUS 21 ne necesis starigi ekzamenkomitaton kaj ekzamenkomisionojn.

La Premion Pirlot ricevu la terminologia verkaro de OProf. Dr. Wim deSmet.

La Akademia Forumo antaüvidita kun la partopreno de S-ro Pagano pri ties projekto 2020 pro lia nealveno okazu kiel interna interkonsiligxo pri la temaro tusxita de cxi tiu projekto.

La prezidanto alvoku, se la kondicxoj estas jam plenumitaj kaj la alvoko ne jam okazinta, en pli altan rangon, nome kiel plenrajtajn membrojn (OProf.) aü kiel asociitajn profesorojn, la ISKanojn Albano, Dr. Angstl, Dr. Bormann, Eichhorn, Korjxenevskaja, La Torre, Makabe, Sxejpak, Sxljapin, Urueña Alvarez. La prezidanto petas la dekanojn aü iliajn kunlaborantojn en la koncernaj sekcioj helpi en la kontrolo de la plenumiteco de la kondicxoj kaj verki po malmultajn liniojn por la aktoj, kiuj reliefigas la sciencan kaj personan indecon.

3. Invito al la Sxtata Sekretario pri Publika Instruado kaj Kulturo.

La Senato konstatas la gravecon de korektaj rilatoj al la registaro de San Marino, kvankam la scienca laboro de la Akademio estas tute sendependa de ajna politika influo el la Respubliko de San Marino aü el alia lando. Oni akceptas unuanime la inviton je interparolado, kiu okazis en San Marino lundon posttagmeze, la 30an de aügusto.

4. Diversajxoj.

La Senato konfirmas la okazigon de SUS 22 kunlabore kun CxAIS dum pentekosto 2000 en Hradec Králové (CZ) kaj de SUS 23 kunlabore kun RAIS en la lasta septembra semajno 2000 en Sibiu (RO). Studadsesion en Rimini/San Marino oni ne okazigu en 2000 sed ja 2001, post restrukturigo de la loka portanta asocio ("promotori") laü la sxangxita legxo de RSM pri asocioj.

La gxisnuna trezoristo provizore daürigos sian laboron gxis la distribuo de la taskoj en la nova senato. La gxisnuna prezidanto retposxte faros antaü la fino de decembro sugestojn al la nova senato pri la pliefikigo de la laboro kaj konforma nova disdivido de la roloj, por ke ekde la januaro 2000 ni havu strukturigite funkciantan senaton, kiu estu prezentata per jarfina cirkulero de la nuna (aü eventuale jarkomenca letero de la estonta) prezidanto. La gxisnunaj prezidanto kaj trezoristo renkontigxos 1999-12-25/26 en Paderborn por finpritrakto de la transdonproblemoj de la agadoj al la nova, 8-persona senato.

Protokolis 1999-12-02:

Frank

prezidanto.