Protokolo de la Gxenerala Asembleo San Marino, 5.9.1997, komenco 15.40 h, fino 16.10 h, en la Grand Hotel 1. Formalajxoj %------------- La prezidanto konstatis, ke la kvorumeco de la asembleo estas plenumita kaj ke neniu protestas kontraux partopreno de iu el la cxeestantoj. La protokolo de la lasta Gxenerala Asembleo estis akceptita en la versio publikigita en la interreto kaj en grkg. 2. Raporto de la senato %---------------------- La prezidanto rezignis pro tempomanko pri raporto; detalajn informojn pri la laboro de la senato enhavas ties protokoloj publikigitaj en la interreto sub ftp://ftp.uni-math.gwdg.de/pub/ILo/AIS/protokoloj 3. Financa raporto %----------------- La bilanco estis kun unu sindeteno akceptita en la antauxe afisxita formo. Mankis surloka prezentado de la spezokalkulo, kiu ankaux estos bezonata por kontrolo fare de la revizoroj Bormann kaj Weltner. La Gxenerala Asembleo unuanime akceptis, ke cxiu efektiva membro de AIS havu la eblecon informigxi pri la spezokalkulo petante gxin de la trezoristo. Plendoj de diversaj AISanoj pro neinformiteco pri la stato de la propra servobonhavo montrigxis senbazaj; multaj cxeestantoj konfirmis, ke nun cxiuj ecx ricevis detalan kalkulon pri en- kaj elspezoj kontraste al la iama kutimo, je la jarfino informi nur pri la stato de la servobonhavo. Oni petis la trezoristo pri bontempa reago al alvenintaj demandoj. 4. Diversajxoj %------------- Venis la propono, ke la baldaux aperonta triparta libro pri ``Ekesto kaj celo de AIS'', ``Regularo de AIS'' kaj ``ISD'' havu antauxparolon malpli dokumentan ol subjektivan. Al la libro oni aldonu registron de la diplomitoj cxe AIS kaj liston de la gxis nunaj studadsesioj. G\"ottingen, 30.09.1997 Protokolis: H. S. Holdgr\"un