8a Itala Studadsesio de AIS San-Marino dum IJF 2003


Kiel jam dufoje (en 1999 kaj 2000), ankaŭ la 27a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo (IJF de IEJ) gastigis studadsesion de AIS. La festivalo okazis 2003-04-16/23; ĝia temo estis

Inter tutmondiĝo kaj lokismo: kia identeco por gejunuloj?

Pri la temo prezentis samtitolan prelegon AIS-profesoro Renato Corsetti, prezidanto de UEA.


Okazis jenaj

AIS-kursoj

bildo de AProf. Corsetti dum sia kurso

La kunlaboro inter IEJ kaj AIS estis bonega kaj la intereso pri la AIS-kursoj vigla. Sepo da festivalanoj eĉ submetiġis al ekzameno por akiri kursfinan ateston de AIS. La ĉi-supra foto montras profesoron Renato Corsetti dum sia kurso. (Alklakante la foton eblas vidi, aŭ deŝuti, alt-difinan version de la foto, kun 2272 x 1704 bilderoj.)


La festivalo kaj la studadsesio okazis en junulgastejo en Conca Verde [konka verde] apud Savona (IT). Kvankam la organizantoj pli-malpli ġuste informis, ke la festivalejo situas ĉ. 2 ġis 3 kilometrojn de la stacidomo de Savona, ili forgesis diri, ke granda parto de tiu distanco estas vertikala; ŝildo piede de la strato "via alla Strà" avertas pri dudek-procenta dekliveco.

Sed la iom streĉan vojon kompensis belaj vidoj desupraj al la urbo Savona kaj al la maro.

Enire al la festivaleja areo staras ŝildo, kiu unuavide aspektas kiel "avertilo pri AIS". Sed de proksime montriġas, ke temas pri "AIG" ("Itala Asocio pri Junulgastejoj").

Pliajn informojn prezentas la retpaĝaro de IEJ.