BUS 5 de AIS San-Marino, septembro 2004

Stato: 2004-08-04


BUS 5, la 5a bakalaŭriga sesio de AIS, okazos ĉe la politekniko de Lublino (Lublin, PL) de 2004-09-22 (merkredo) al 2004-09-28 (mardo). Vespere de 2004-09-21 okazos interkona vespero. 2004-09-29 estas forira tago. La adreso de la Instituto pri Media Inĝenieriko, kie okazos BUS 5, estas strato Nadbystrzycka 40B en PL 20-618 Lublin (ne numero 38D, kiel erare anoncite).

Pri la situo de la Instituto pri Media Inĝenieriko vi povas orientiĝ per plano de la politeknikaj institutoj, sur kiu ĝi estas markita per "IS". La pola nomo de la instituto estas Instytut Inżynierii Ochrony Środowiska.

Dum BUS 5 okazos finaj ekzamenoj por la akiro de la bakalaŭreco, sed ne de pli altaj gradoj de AIS. Kandidatoj por fina ekzameno bonvolu legi la ekzamenregularon kaj atenti la limdatojn. Aliĝo devas okazi plej malfrue 5 monatojn antaŭ la SUS-malfermo. Bonvolu do aliĝi ĉe la ekzamen-ofico antaŭ la 24a de aprilo 2004 kaj zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj.