3a Bulgara Studadsesio de AIS San-Marino


La tria Bulgara studadsesio okazis de 2001-04-07 ĝis 2001-04-24 en Karlovo (BG) en la ejo de la Internacia Universitato Karlovo. Ĝin organizis

Organiza komitato:

La sesio estis inaugurata en la talaroj de la universitato de Plovdiv en ĉeesto de membro de la Bulgara parlamento kaj ties komisiono pri klerigado, kiu parolis salutvortojn. Okazis gazetara konferenco, el kiu rezultis raporto pri la sesio en la vesperaj televidnovaĵoj kaj en la gazetaro. Krome okazis renkontiĝo kun la nova prezidanto de la urba konsilantaro, kiu promesis subteni la Internacian Universitaton de Karlovo. Por la eksterlandaj docentoj estis organizitaj ekskurso al la vidindaĵoj de la ĉirkauaĵo.

La kursprogramo estis:

Leonov, Lewanderska-Quednau ILo por komencantoj
Leonov, Lewanderska-Quednau ILo por progresintoj
Leonov Internacia juro sekcio 2
Popov, Leonov, Quednau, Lobin Historio de la Esperanto-Movado sekcio 2
Lewanderska-Quednau, Stojanov Jezyk i kultura polska: Wspólne elementy obydwu kultur polskiej i bulgarskiej. [Polaj lingvo kaj kulturo: komunaj trajtoj de la pola kaj bulgara kulturoj] sekcio 2
Uzunov Ikonomiĉeski teori [Ekonomikaj teorioj] sekcio 2
Uzunov Makro- i mikroikonomika [Makro- kaj mikroekonomiko] sekcio 2
Kokinov Profesionalna etika [Profesia etiko] sekcio 4
Quednau Baza statistika metodaro, parto 2 sekcio 5
Leonov Bazaj principoj de patent-teknika informado sekcio 5
Lewanderska-Quednau Ergonomio - tradicia kaj nuntempa sekcio 6
Lobin Eŭrologio sekcio 6
Popov, Kokinov, Lewanderska-Quednau, Lewanderski Moraleco, idealo kaj "fair play" en vivo kaj en sporto sekcio 6
Hristov Ikonomika na turistiĉeskite firmi [Ekonomiko de la turismaj firmaoj] sekcio 6
Krasteva Turistiĉeska animacija [turisma animado] sekcio 6
Stojanov Organizacija na turistiĉeskata dejnost [Organizado de la turisma agado] sekcio 6

La studentoj akiris entute 364 atestojn, inter ili 77 kun noto post sukcesa kursfina ekzameneto.


Raportis: OProf. Quednau.