Bonvolu sendi al: ADoc. Joanna Lewoc, Senata Sekretario, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Göttingen Germanio.

Marku per kruceto la aplikeblajn partojn, plenigu la brecxojn kaj forstreku neaplikeblajn partojn.

Se vi volas akiri sciencistan gradon de AIS, bonvolu gxustatempe arangxi cxiujn detalojn kun la ekzamenofico.


Aligxilo al la 18-a Sanmarina Universitata Sesio (SUS 18)

lige al la tria itala studadsesio

San-Marino / Rimini, 1997.08.30 - 09.05


NOMO (pres- kaj latin-litere):
Kompleta ADRESO:
...
Cxi-pere mi aligxas al la 18-a SUS. Loko, dato: ................................ Subskribo: ....................................
Informo: En 1996, 1 AKU (akademia kotiz-unuo) egalas al 125 DEM (germanaj markoj). La kotizo en markoj estas do 37,50 DEM resp. 62,50 DEM. Gxi inkluzivas la rajton partopreni cxiujn publikajn SUS-arangxojn, sed ne eventualajn ekzamenkotizojn.

Por logxigo bonvolu mem zorgi. La plejparto de SUS 18 antauxvideble okazos en San Giuliano Mare (kvartalo de Rimini), kie estas pluraj hoteloj. La plena pensiono estas havebla por cxirkaux 50000 italaj liroj.