La kongresa kuriero de la 84a UK, "Pordego al konrgeso", dufoje raportis pri AIS-IKU:

1999-08-03, mardo
AIS-IKU
La intereso estas superatende granda; 80 personoj cxeestas la prelegon de prof. Eichhorn kaj d-ro Fössmeier pri medicino kaj pri komputila sekureco. Jen instigo okazigi AIS-kursojn ankau kadre de IKU en Tel-Avivo.
1999-08-07, sabato (kelkaj preseraroj korektitaj)
AIS-IKU
La du ok-lecionaj kursoj kadre de AIS-IKU (Internacia Kongresa Universitato) montrigxis granda sukceso: Gxis la lastaj lecionoj la salono estis plena; je la komenco bedaurinde ecx estis necese rifuzi la aliron al kelkaj malfrue alvenantaj interesatoj. La studentoj estis el cxiuj plenkreskulaj agxoj; evidente multaj gxuis la spiradon de iom da "universitata aero". En la kurso pri komputila sekureco okazis fina ekzameno, kaj pluraj kursanoj petis ateston pri partopreno. Danke al la helpo de prof. Wickström eblis prepari la atestojn per komputilo de Humboldt-Universitato, tiel ke la anoncintoj povis tuj kunporti siajn atestojn. AIS San-Marino dankas al UEA pro la organizo de AIS-IKU kaj al la profesoroj Selten kaj Krause (rektoro kaj vicrektoro de IKU) pro la enkonduka prezentado.