de

AIS-IKU 1999

Dum la 84a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino (DE) okazis du apartaj AIS-kursoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Trian kurson formis laux kontrakto inter UEA kaj AIS la serio de la aliaj IKU-prelegoj.

La IKU-prelegoj kaj kursoj estis granda sukceso kun po inter 80 kaj 150 partoprenantoj. Ecx en la dua, tria kaj kvara lecionoj de la AIS-IKU-kursoj partoprenis tiom la kongresanoj, ke la antauxvidita salono kun 50 sidlokoj ne suficxis kaj homoj devis alporti pliajn segxojn, sidi en la koridoro aux stari. Bedauxrinde ne estis eble havigi pli grandan salonon por tiu surprize granda intereso.